La parolado de L. L. Zamenhof antaw
la Dua Kongreso Esperantista en Gene`ve
en la 28a de awgusto 1906.


    Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi esperas, ke mi plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de la malfermo de nia dua kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava Svisa lando por la gastameco, kiun ĝi montris al nia kongreso, kaj al lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis antaw du monatoj nian delegitaron. Apartan saluton al la urbo Ĝenevo, kiu jam multajn fojojn glore enskribis sian nomon en la historion de diversaj gravaj internaciaj aferoj.
    Permesu al mi ankaw esprimi en la nomo de vi ĉiuj koran dankon al la organizintoj de la nuna kongreso, al la sindonaj Svisaj Esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la dawro de la pasinta jaro, fondis preskaw en ĉiuj urboj de la Svisa landogrupojn Esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion ili povis, por sukcesa pretigo de nia kongreso; al la Provizora Centra Organiza Komitato, kiu precipe en la persono de sia prezidanto tiel energie laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj preparoj; fine --- sed certe ne malplej grave --- al tiuj kaŝitaj amikoj, kiuj per malavara fondo de la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj.
    Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo. Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando, tamen kiel Esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi, kaj nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika, en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan bataladon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando --- tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraw la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial, ĉar ili apartenas al alia gento.
    Ĉiutage estingiĝis tie multe da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kawkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo! Kiam mi estis ankoraw infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataw miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraw trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraw la interpopolaj muroj, kontraw kiuj ni batalas.
    Oni scias, ke ne la Rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bielostok kaj multaj aliaj urboj, ĉar la Rusa gento neniam estias kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaw gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, doni al ili la eblon, libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur newtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj!
    Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke newtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaw poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur newtrala fundamento forigos almenaw la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kawzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.
    Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam. Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni devas antaw ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la Esperantismo. Ni ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon en niaj paroloj kaj verkoj, sed neniam parolis pri ĝi pli klare. Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.
    El la deklaracio unuanime akceptita en la Boulogne'a kongreso, ni ĉiuj scias, kio estas la Esperantismo en rilato praktika; el tiu ĉi deklaracio ni ankaw scias, ke "Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas". Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono, kiu uzas Esperanton sole kaj ekskluzive por celoj praktikaj; Esperantisto ankaw estas persono, kiu uzas Esperanton, por gajni per ĝi monon; Esperantisto estas persono, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝadi; Esperantisto fine estas eĉ tiu persono, kiu uzas Esperanton por celoj plej malbonaj kaj malamaj. Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en la deklaracio, la Esperantismo havas ankoraw alian flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun ĉi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti ĉiun malpacon, la Esperantistoj decidis, lasi al ĉiu plenan liberecon akcepti la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aw --- se li volas --- eĉ tute ne akcepti por la Esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj Esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj Esperantistoj, la Bulonja deklaracio precizigis la oficialan, de ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la Esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: "Ĉiu alia espero aw revo, kiun tiu aw alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas". Sed bedawrinde la vorton "privata" kelkaj amikoj-Esperantistoj klarigis al si en la senco de "malpermesata", kaj tiamaniere, anstataw konservi por la interna ideo de la Esperantismo la eblon tute libere disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.
    Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedawrinde en la lasta tempo inter la Esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: "Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la Esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon!" Ho kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!" Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaw ĉiuj Esperantistoj estas ankoraw ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo --- vi ĉiuj sentas ĝin tre bone --- estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperantismon de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la awtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraw malgranda infano; kiam antaw dudek ok jaroj rondeto de junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: "malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo".
    Nia himno kantas pri la "nova sento, kiu venis en la mondon", ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la nunaj Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi, kaj sindone laboris. Kial do aliĝis al ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto "nur lingvon"? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri la deziro, helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontrawaj al iliaj propraj sentoj kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam pro neĝusta timo antaw sensencaj atakantoj ili penas tion ĉi nei?
    Se mi, la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de awtoreco --- ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono per la propagando de Esperanto --- ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco?
    Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! Ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.
    Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo ĉe l' Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas "la neforgesebla kongreso". Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, awskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigis. Ne, vi ĉiuj sentas tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke, ĝis la fina malapero de la muroj, estas ankoraw tre kaj tre malproksime; sed ni sentis, ke ni estas atestantoj de la unua forta ekbato kontraw tiuj muroj; ni sentis, ke antaw niaj okuloj flugas ia fantomo de pli bona estonteco, fantomo ankoraw tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.
    Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu uzas Esperanton aw laboras por ĝi, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman internacian kompreniĝilon, similan al la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj Esperantistoj kredeble ne venas al niaj kongresoj aw venos al ili nur por celoj esploraj, praktikaj aw por malvarma diskutado pri demandoj pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana. Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaw ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke nomas ilin utopiistoj, kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaw krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj. Ĉiu nia nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la Esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco.

enhavo de Paroladoj de Zamenhof