NIKOLAJ OSTROVSKIJ
KIEL ŜTALO ESTIS HARDATA
LIBRO 2
ĈAPITRO 6
ĉe la enirejo en la koncertan salonon de hotelo staris du homoj. Sur
maniko de unu el ili, alta viro kun nazumo, estis ruĝa rubando kun
surskribo "Komandanto".
-- ĉu ĉi tie okazos la kunsido de la ukrainia delegitaro? -- demandis
Rita.
La altulo respondis en oficiala tono:
-- Jes. Kaj pri kio temas?
-- Permesu eniri.
La altulo duone baris la enirejon per sia korpo. Li esplore pririgardis
Ritan kaj diris:
-- Donu vian mandaton! Oni permesas eniri nur al la delegitoj kun
voĉdonaj kaj konsultaj kartoj.
Rita eligis el sia mansaketo bileton kun orstampitaj literoj. La altulo
tralegis: "Membro de la Centra Komitato". Lia oficialeco tuj malaperis
kvazaw magie, li subite fariĝis ĝentila kaj kamaradece "sia".
-- Bonvolu eniri. Jen maldekstre estas liberaj lokoj.
Rita trairis inter vicoj da seĝoj kaj, ekvidinte liberan lokon, sidiĝis.
La konsultiĝo de la delegitoj videble estis finiĝanta. Rita fikse
awskultis parolon de la prezidanto. Lia voĉo ŝajnis al ŝi konata.
-- Do, gekamaradoj, reprezentantoj de delegacioj por la sinjor-konvento
de la ruslanda kongreso estas elektitaj, same al la konsilio de
delegacioj. Ĝis la komenco restas du horoj. Permesu ankorawfoje kontroli
la liston de delegitoj, venintaj al la kongreso.
Rita rekonis Akimon. Estis li, kiu legis rapideme la liston de nomoj.
Responde al li estis leviĝantaj la manoj kun ruĝaj kaj blankaj mandatoj.
Rita awskultis kun streĉita atento.
Jen konata nomo:
-- Pankratov.
Rita sin turnis direkte al la levita mano, sed en la vicoj de sidantoj
ŝi ne povis distingi la konatan vizaĝon de la ŝarĝisto. Kuras nomoj, kaj
inter ili denove konata -- "Okunev", kaj post tiu sekvas la alia --
"Ĵarkij".
Rita vidis lin. Li sidis tute proksime, duonturne al ŝi. Jen estas ankaw
lia forgesita profilo... Jes, tiu estas Ĵarkij. Kelkajn jarojn ŝi ne
vidis lin.
Kure sekvis la nomoj de la listo, kaj subite unu el ili tremigis ŝin:
-- Korĉagin.
Malproksime antawe leviĝis kaj malleviĝis mano, kaj strange: Ustinoviĉ
dolore volis vidi la samnomulon de sia pereinta amiko. Ŝi fiksis sian
rigardon tie, de kie leviĝis la mano, sed ĉiuj kapoj ŝajnis egalaj. Rita
leviĝis kaj iris lawlonge de la muro al la antawaj vicoj da seĝoj. Akim
ĉesis legi la liston. Ekbruis formovataj seĝoj, delegitoj komencis lawte
paroli, awdiĝis juna rido, kaj Akim, penante superkrii la bruon en la
salono avertis:
-- Ne malfruu... La Granda teatro... Sepa horo!..
ĉe la elirejo iĝis tumulto.
Rita komprenis, ke en tiu homtorento ŝi sukcesos trovi neniun el tiuj,
kies nomojn ŝi ĵus awdis. Al ŝi restis nur ne perdi Akimon el sia
vidkampo kaj pere de li trovi la ceterajn. Ŝi iris al Akim, lasante
preteriri la lastan grupon de delegitoj.
-- Nu, Korĉagin, ankaw ni iru, maljunulo. -- Ŝi awdis de malantawe.
Kaj la tre konata voĉo, tre bone memorata, respondis:
-- Ni iru.
Rita rapide sin turnis. Antaw ŝi staris alta, brunvizaĝa juna viro en
armea kakikolora ĉemizo, zonita per mallarĝa kawkaza rimeno, kaj en blua
kavaleria pantalono.
Rita rigardis lin per la larĝe malfermitaj okuloj, kaj kiam ŝin varme
ĉirkawpremis la brakoj kaj treminta voĉo diris mallawte: "Rita", ŝi
komprenis, ke tiu estas Pawlo Korĉagin.
-- Vi estas viva!
Tiuj vortoj diris al li ĉion. Por ŝi la erara sciigo pri lia morto ne
estis refutita.
La salono malpleniĝis. Tra malfermita fenestro atingis bruo de la strato
Tverskaja, tiu potenca arterio de la urbego. Horloĝo lawte batis ses
fojojn, sed al ambaw ŝajnis, ke ili renkontiĝis antaw kelkaj minutoj,
Tamen la horloĝo vokis al la Granda teatro. Kiam ili iris law larĝa
ŝtuparo, ŝi refoje pririgardis Pawlon. Nun li estis je duona kapo pli
alta ol ŝi. La sama kiel antawe, sed pli vireca kaj pli rezervema.
-- Vidu, mi eĉ ne demandis, kie vi laboras.
-- Mi estas sekretario de la regiona komitato de l' komsomolo, aw, kiel
diras Dubava, "aparatisto", -- ridetis Pawlo.
-- ĉu vi vidis lin?
-- Jes, mi vidis, -- respondis Pawlo, -- kaj tiu renkonto lasis al mi
malagrablan impreson.
Ili eliris sur straton. Signaloj de preterveturantaj awtoj, strata
trafiko, rumora bruo de homamaso... Ĝis la Granda teatro ili iris
preskaw ne parolante okupataj de la sama penso. Kaj la teatro estis
sieĝata de la homa maro, ribela kaj insistema. Ĝi sturmis ŝtonan koloson
de la teatro, penegis penetri tra sopirataj enirejoj, gardataj de
ruĝarmeanoj, sed tiuj neŝanceleblaj sentineloj enlasis nur la
delegitojn, kiuj iris tra la barĉeno, fiere montrante siajn mandatojn.
Tiu maro ĉirkaw la teatro estis komsomolana. La tuta junularo, ne
havanta gastbiletojn strebis ajnakoste ĉeesti la malfermon de l'
kongreso. Lertaj kaj impetaj junuloj ŝoviĝis en la mezon de delegitaj
grupoj kaj ankaw montris iujn ruĝajn paperetojn por similigi ilin al la
mandatoj kaj tiel atingadis la enirpordon. Kelkiuj sukcesis tragliti
enen. Sed tuj ilin kaptis deĵoranta membro de CK aw komandanto, kiuj
kondukis ilin for por la granda kontento de ceteraj "senbiletuloj".
La teatro ne povis enlokigi eĉ dudekonon da dezirantoj.
Rita kaj Pawlo pene sin trapuŝis al la pordo. Delegitoj dawre alvenis
per awtoj aw tramoj. Tumulta svarmo ĉe la pordo. La premego malfaciligis
ruĝarmeanojn, ankaw komsomolanojn; ili estis premitaj al la muro mem,
dum awdiĝis potencaj krioj:
-- Premu, baumananoj, premu, premu!
-- Voku ĉaplinon, Kosarevon, ili nin enlasos!
-- Premu, fratoj, ni venkas.
-- Anta-a-awen!
Tra la pordo kune kun Korĉagin kaj Rita englitis lerta junulo kun
insigno de la Komunista Internacio de l' Junularo kaj, eskapinte la
komandanton, impete sin ĵetis en la promensalonon. Post unu momento li
malaperis en la torento de delegitoj.
-- Ni sidiĝu ĉi tie, -- indikis Rita la "lokojn post foteloj", kiam ili
eniris la parteron.
Ili eksidis en angulo.
-- Mi volas ricevi respondon je unu demando, -- diris Rita. -- Kvankam
tio estas afero de longe pasintaj tagoj, sed mi opinias, ke vi diros al
mi: kial vi interrompis tiam niajn studojn kaj nian amikecon?
Tiun demandon li atendis ekde la unua minuto de ilia renkonto, kaj tamen
li konfuziĝis. Iliaj okuloj renkontiĝis, kaj Pawlo komprenis, ke ŝi
scias.
-- Mi opinias, ke vi ĉion scias, Rita. Tio okazis antaw tri jaroj, kaj
nun mi povas kulpigi nur min mem. Ĝenerale Korĉagin en sia vivo faris
grandajn kaj malgrandajn erarojn, kaj unu el ili estis tiu, pri kiu vi
demandas.
Rita ridetis.
-- Tio estas bona antawparolo. Sed mi atendas vian respondon.
Pawlo mallawte ekparolis:
-- Pri tio kulpas ne nur mi, sed ankaw "La Ojstro", ĝia revolucia
romantikismo. La libroj, en kiuj estis reliefe priskribitaj virecaj,
spirite fortaj kaj volhavaj revoluciuloj, sentimaj, sindone fidelaj al
nia afero, lasis en mi neforviŝeblan impreson kaj deziron esti simila al
ili. Jen mian senton al vi mi renkontis law "La Ojstro". Nun al mi tio
estas ridinda, sed pli ol tio domaĝa.
-- Sekve "La Ojstro" estas reaprezita?
-- Ne, Rita, principe -- ne! Mi forĵetis nur nenecesan tragikismon de la
dolora operacio por elprovo de sia volo. Sed mi estas por la ĉefa aĵo en
"La Ojstro", mi estas por vireco de la heroo, por lia senlima eltenemo,
por la homo, kiu kapablas toleri turmentojn, ne eksponante ilin al ĉiuj.
Mi estas por tiu tipo de revoluciulo, kies persona afero estas nenio
kompare kun la komuna.
-- Restas nur bedawri, Pawlo, ke tiu dialogo pasas tri jarojn post kiam
ĝi devus esti, -- diris Rita, ridetante en iu medito.
-- ĉu ne pro tio vi bedawras, Rita, ke mi neniam fariĝus por vi io plia
ol nura kamarado?
-- Ne, Pawlo, vi povus iĝi pli ol tiu.
-- Tio estas korektebla.
-- Estas iom malfrue, kamarado Ojstro.
Rita ridetis pro sia ŝerco kaj klarigis ĝin:
-- Mi havas filineton, kies patro estas mia granda amiko. Ni ĉiuj estas
amika triopo, kiu dume ne disigeblas.
Ŝiaj fingroj tuŝis la manon de Pawlo. Ĝi estis la movo de maltrankvilo
pri li, sed ŝi tuj komprenis, ke ŝia movo estis vana. Jes, li elkreskis
dum tiuj jaroj ne nur fizike. Ŝi sciis, ke nun al li estas dolore -- pri
tio parolis liaj okuloj -- sed li diris sengeste, vereme:
-- Tamen ĉe mi restas senkompare pli multe ol mi ĵus perdis.
Pawlo kaj Rita stariĝis. Jam estis tempo okupi lokojn pli proksime al la
scenejo. Ili sin direktis al la foteloj, kie estis sidiĝanta la ukrainia
delegitaro. Ekludis orkestro. Grandegaj ruĝaj ŝtofpecoj kvazaw flamus
skarlate, kaj klare videblaj literoj kriis: "La estonteco estas nia".
Miloj da homoj estis plenigantaj parteron, loĝiojn, etaĝojn. Ili kuniĝis
ĉi tie en unuecan potencan transformatoron de la neniam estingiĝanta
energio. La giganta teatro akceptis en sian sinon eliton de la juna
gvardio de la granda industria genro. En miloj da okuloj rebrilas per
fajreroj la flamanta surskribo, super la peza sceneja kurtenego: "La
estonteco estas nia".
La surfo dawris. Post kelkaj minutoj la peza velura kurteno malrapide
disflankiĝis kaj la sekretario de la Centra Komitato de l' Ruslanda
junkomunista unio ĉaplin, emociiĝante kaj iom perdante memregon antaw
unika soleneco de la momento, komencis:
-- La sesan kongreson de l' Ruslanda junkomunista unio mi deklaras
malfermita.
Neniam antawe pli klare, pli profunde sentis Korĉagin majeston kaj
potencon de la revolucio, tiun nevortigeblan fieron kaj neripeteblan
ĝojon, kiujn donacis al li la vivo, veniginta lin kiel batalanton kaj
konstruiston ĉi tien, al tiu triumfa solenaĵo de la juna bolŝevika
gvardio.
*
La kongreso okupis la tutan tempon de la partoprenantoj ekde la frua
mateno ĝis profunda nokto, kaj Pawlo denove renkontis Ritan nur en unu
el la lastaj kunsidoj. Li ekvidis ŝin en la grupo de ukrainianoj.
-- Morgaw post la fermo de la kongreso mi tuj forveturos, -- ŝi diris.
-- Mi ne scias, ĉu ni sukcesos interparoli antaw nia adiawo. Tial mi
preparis hodiaw por vi du kajerojn de miaj memoraĵoj, ligitaj kun la
pasinteco, kaj malgrandan leteron. Vi tralegu tiujn kajerojn kaj poŝte
resendu ilin. El ili vi ekscios ĉion, pri kio mi ne rakontis al vi.
Li premis ŝian manon kaj atente ekrigardis ŝin, kvazaw penante fiksi
ŝiajn trajtojn en sia memoro.
Ili renkontiĝis law la interkonsento la sekvan tagon ĉe la centra
enirejo, kaj Rita donis al li pakaĵeton kaj fermitan leteron. ĉirkawe
estis homoj, tial ili adiawis rezerveme, kaj nur en ŝiaj okuloj, iom
nebulitaj, li rimarkis varman senton kaj iom da tristo.
Post unu tago trajnoj veturigis ilin al diversaj direktoj.
Ukrainianoj veturis en kelkaj vagonoj. Korĉagin estis en la grupo de
kievanoj. Vespere, kiam ĉiuj kuŝiĝis kaj Okunev siblis per la nazo sur
la najbara dormbenko, Korĉagin, movinte sin pli proksimen al lanterno,
malfermis la leteron.
"Pawĉjo, kara!
Tion mi povus diri al vi buŝe, sed tiel estas pli bone. Mi volas
nur, ke tio, pri kio ni parolis antaw la malfermo de la kongreso ne
lasu pezan spuron en via vivo. Mi scias, ke vi havas multe da forto,
tial mi kredas pri la vortoj, diritaj de vi. Mi ne rilatas al vivo
formale, iam oni povas fari escepton, tre malofte, en personaj
interrilatoj, se ili estas rezulto de granda kaj profunda sento. Vi
meritas tion, sed mi rezignis la unuan deziron obei mian junecon. Mi
sentas, ke tio ne multe ĝojigis min. Ne necesas esti tiom severa al
si, Pawlo. En nia vivo ne estas nura batalo, sed ekzistas ankaw la
ĝojo de bona sento.
Pri via vivo, tio estas, pri ĝia ĉefa enhavo, mi havas neniun
maltrankvilon. Mi forte premas viajn manojn. Rita".
Pawlo, meditante, disŝiris la leteron kaj, ŝovinte la manojn tra
fenestro, sentis kiel vento forblovis la paperpecojn el liaj fingroj.
Antaw la mateniĝo ambaw kajeroj estis tralegitaj, envolvitaj en paperon
kaj ŝnuritaj. En Ĥarkovo parto de ukrainianoj, inter kiuj Okunev,
Pankratov kaj Korĉagin, elvagoniĝis. Nikolaj devis veturi al Kievo por
revenigi Taljan, restintan ĉe Anna. Pankratov, elektita kiel membro de
CK de la Ukrainia Komsomolo, havis siajn aferojn. Korĉagin decidis
veturi kun ili al Kievo kaj ĉeokaze viziti Ĵarkijon kaj Annan. Li estis
reteninta kelkan tempon en la stacidoma poŝtejo por resendi la kajeron
al Rita, kaj kiam li eliris sur la kajon, neniu el liaj amikoj jam
restis.
*
Tramo veturigis lin ĝis la domo, kie loĝis Anna kaj Dubava. Pawlo
ascendis la duan etaĝon per ŝtuparo kaj frapis la maldekstran pordon --
al Anna. Neniu respondis al li. Estis frua mateno kaj foriri al sia
laboro ŝi ankoraw ne povis. "Verŝajne ŝi dormas", -- li decidis. La
pordo apude malfermiĝis, kaj eliris dormaspekta Dubava kun la vizaĝo
griza kaj bluaj ombroj sub la okuloj. Li akre odoris cepon kaj vinon,
kion tuj kaptis la subtila flarsento de Korĉagin. Tra la duone
malfermita pordo Pawlo vidis sur lito iun dikan virinon, pli ĝuste --
ŝian grasan gambon kaj ŝultrojn.
Dubava, rimarkinte lian rigardon, piedpuŝe fermis la pordon.
-- Kien vi? ĉu al kamaradino Borhart? -- li demandis rawke, rigardante
ien en angulon. -- Ŝi ne plu loĝas ĉi tie. ĉu vi ne scias pri tio?
Sombra Korĉagin estis pririgardanta lin esploreme.
-- Mi ne sciis. Kien ŝi translokiĝis? -- li demandis.
Dubava subite koleriĝis.
-- Tio ne interesas min. -- Kaj, ruktinte, li aldonis kun subpremata
kolerego: -- ĉu vi venis por konsoli ŝin? Do, plej ĝustatempe. La loko
apud ŝi nun vakas, agu. Tiom pli, ke ŝi ne rifuzos. Ŝi ja pli ol unu
fojon diris al mi, ke vi al ŝi plaĉas... aw kiel ankoraw virinaĉoj tion
nomas. Kaptu la momenton, kaj vi havos unuecon de spirito kaj korpo.
Pawlo sentis siajn vangojn bruli. Detenante sin, li mallawte diris:
-- Ĝis kio vi fine venis, Dmiĉjo! Mi ne atendis vidi vin tia kanajlo. Vi
ja iam estis ne malbona knabo. Kial vi tiel sovaĝiĝas?
Dubava sin apogis kontraw la muron. Evidente estis al li malvarme stari
nudpiede sur cementa planko, kaj li kunpremadis sin. La pordo
malfermiĝis kaj tra ĝi ŝoviĝis dormema dikvanga virino.
-- Kateto, venu do, kial vi staras tie?..
Dubava ne lasis ŝin fini la demandon, frape fermis la pordon kaj
alpremis ĝin per sia korpo.
-- Bona komenco... -- diris Pawlo. -- Kiun vi akceptas, kaj kion vi
atingos per tio?
Dubava videble estis tedita per tiuj interparoloj kaj li kriis:
-- Vi ne ordonu al mi, kun kiuj mi dormu! Sufiĉas predikoj! Vi povas
iraĉi tien, de kie vi venis! Iru kaj rakontu, ke Dubava drinkas kaj
dormas kun ĉiesulino.
Pawlo alpaŝis al li kaj diris emociite:
-- Dmiĉjo, elirigu tiun "onklinon", mi volas ankorawfoje, la lastan
fojon, paroli kun vi...
La vizaĝo de Dubava malheliĝis. Li sin returnis kaj foriris en la
ĉambron.
-- Ha, fiulo! -- flustris Korĉagin, malrapide descendante la ŝtuparon.
*
Pasis du jaroj. Indiferenta tempo kalkulis tagojn, monatojn, kaj la
vivo, impeta, bunta, plenigis tiujn tagojn, unuavide monotonajn, ĉiam
per io nova, ne simila al hierawa. Cent sesdek milionoj, kiuj
konsistigas la grandan popolon, unue en la mondo iĝinta la mastro de sia
vastega patrujo kun ties sennombraj naturaj riĉaĵoj, per laboro heroa
kaj streĉa nun estis rekreanta detruitan dum la milito ekonomion de la
lando. La lando firmiĝis, plena de nova forto, kaj jam ne plu estis
videblaj senfumaj tuboj de fabrikoj, kiuj nur antaw nelonge
senprizorgaj, aspektis sombraj kaj senvivaj.
Tiuj du jaroj pasis por Korĉagin en impeta movado, kaj li eĉ ne rimarkis
ilin. Li ne povis vivi trankvile, langvore oscedante renkonti fruan
matenon kaj endormiĝi ĝuste je la deka. Li rapidis vivi. Kaj ne nur li
mem rapidis, sed ankaw aliajn li rapidigis.
Li avaris tempon por dormo. Oni ofte povis vidi ĝis profunda nokto
lumigitan fenestron de lia ĉambro kaj interne homojn, kliniĝintaj super
la tablo. Tie oni studis. Dum du jaroj estis finstudita la tria volumo
de "Kapitalo". Iĝis komprenita la plej subtila mekaniko de kapitalisma
ekspluatado.
En la regiono, kie laboris Korĉagin, aperis Razvaliĥin. Li estis
proponita de la gubernia komitato por labori kiel sekretario en iu el la
distriktaj komitatoj. Korĉagin forestis, kaj la buroo sendis
Razvaliĥinon al unu el distriktoj. Korĉagin reveninte eksciis pri tio
kaj diris nenion.
Pasis unu monato, kaj Korĉagin neatendite venis al Razvaliĥin. Kelkaj
negativaj aferoj estis konstatitaj, inter kiuj drinkado, grupigo de
kelkaj flataĉuloj apud sia persono kaj ignorado de bonaj gejunuloj.
Korĉagin prezentis tiujn faktojn al la buroo kaj, kiam ĉiuj proponis
skoldi Razvaliĥinon, li neatendite diris:
-- Eksigi lin el la komsomolo sen rajto de reaniĝo.
Tio mirigis ĉiujn, ŝajnis tro severa, sed Korĉagin ripetis:
-- Eksigi la fiulon. Al ĉi tiu gimnaziano estis donita eblo fariĝi homo,
sed li nur ŝtelmaniere adaptiĝis.
Pawlo rakontis pri Berezdov.
-- Mi kategorie protestas kontraw la deklaro de Korĉagin. Tio estas
personaj aferoj. ĉiu povas klaĉi pri mi. Li prezentu dokumentojn,
oficialajn informojn, faktojn. Ankaw mi povas elpensi, ke li okupiĝis
pri kontrabando por sin profitigi, ĉu oni eksigu lin? Ne, li prezentu
dokumentojn! -- kriis Razvaliĥin.
-- Atendu, ni skribos ankaw la dokumenton, -- respondis al li Korĉagin.
Razvaliĥin eliris. Post horduono Korĉagin sukcesis konsentigi la
buroanojn pri la rezolucio: "Eksigi el la komsomolo kiel klasmalamikon".
*
Somere, unu post la alia, amikoj estis forirantaj por ferii. Tiuj el
ili, kies sano ne estis bona, klopodis atingi marbordon. Somere ĉiujn
obsedis revoj pri ripozo, kaj Korĉagin permesis al sia kamaradaro iri
por ripozo, helpis akiri kurackartojn kaj necesan subvencion. Ili estis
forveturantaj palaj, elturmentitaj, sed gajaj. Ilia laboro falis sur
liajn ŝultrojn, kaj li portis ĝin kiel bona ĉevalo tiras sian ĉaron,
ascendante supren. Ili revenis sunbrunaj, vivĝojaj, plenaj de energio.
Ilin sekvis aliaj. Kaj la tutan someron iu mankis, sed la vivo ne
haltigis sian marŝon, kaj neimagebla estus la tago, kiam Korĉagin
forestus en sia ĉambro.
Tiele somero estis pasanta. awtunon kaj vintron Pawlo ne ŝatis: ili
portis al li multe da fizikaj suferoj.
Precipe ĉi tiun someron li atendis senpacience. Estis turmentige
malfacile konfesi eĉ al si mem, ke post ĉiu jaro liaj fortoj malpliiĝas.
Li havis du elirojn: agnoski sian nekapablon elteni malfacilaĵojn de la
streĉa laboro, aw resti sur sia posteno tiom longe, kiom li povos. Kaj
li elektis la duan.
Foje dum kunsido de la buroo de la regiona partia komitato apud li
sidiĝis veterano de la revolucio maljuna doktoro Bartelik, la estro de
la sanprotekta fako de la regiona soveto.
-- Vi malbone aspektas, Korĉagin. ĉu vi estis en la sankontrola
komisiono? Kia estas via sano? Certe, vi ne estis. Tial mi ne memoras,
sed nepre necesas ekzameni vin, amiĉjo. Venu la ĵawdan vesperon.
Pawlo ne venis al la komisiono, ĉar li estis okupita, sed Bartelik ne
forgesis pri li kaj iufoje venigis lin al si. Rezulte de atenta medicina
kontrolo (Bartelik persone partoprenis ĝin kiel neu~rologo) oni skribis:
"La sankontrola komisiono trovas necesa senprokrastan libertempon kun
longedawra kuracado en Krimeo kaj pluan seriozan kuracadon, aliel
seriozegaj postsekvoj estos neeviteblaj".
Tiun konkludon antawis longa listo de malsanoj latinlingve, el kiu
Korĉagin komprenis nur, ke la ĉefa malfeliĉo estas ne pro la piedoj, sed
pro tre grava lezo en la centra nervosistemo.
Bartelik konfirmis la decidon de la komisiono en la buroo, kaj neniu
kontrawdiris pri la senprokrasta liberigo de Korĉagin de ĉia laboro, sed
Korĉagin mem proponis atendi revenon el la ferio de Sbitnev -- estro de
la organiza fako de la regiona komsomolkomitato. Oni konsentis, kvankam
Bartelik kontrawis.
Restis tri semajnoj ĝis la unua ferio en la vivo de Pawlo. En lia tablo
jam estis sanatoria karto por Eu~patorio.
Korĉagin intensigis sian laboron dum tiuj tagoj, kaj ne ŝparante forton,
ŝtopis ĉiujn truojn por forveturi trankvila.
Kaj jen, la tagon antaw la ripozo, antaw proksima renkonto kun la maro,
kiun li neniam vidis en sia vivo, okazis io sensenca, absurda kaj
abomeninda, kion li tute ne atendis.
Pawlo venis en la ĉambron de la partia agit-propaganda fako kaj sidiĝis
sur breton de la malfermita fenestro post libroŝranko, atendante
komencon de kunsido. Kiam li eniris, en la ĉambro estis neniu. Baldaw
venis kelkaj homoj. Pawlo ne povis vidi ilin el post la ŝranko, sed li
rekonis unu el la venintoj law ties voĉo. Tiu estis Fajlo, estro de la
regiona administrejo pri mastrumado, alta belulo kun svelta militista
staturo. Pawlo kelkfoje awdis, ke li ŝatas drinki kaj treniĝi post ĉiu
beleta knabinaĉo.
Fajlo iam partizanis, kaj ĉe oportuna okazo li ridante rakontis, kiel li
hakis po dek kapoj de Maĥnoanoj ĉiutage. Korĉagin ne toleris lin. Iufoje
al Pawlo venis komsomolanino kaj plorante rakontis, ke Fajlo promesis
edziĝi al ŝi, sed, travivinte kun ŝi unu semajnon, li ĉesis eĉ saluti
ŝin ĉe renkonto. En la partia kontrolkomisiono Fajlo sukcesis elturniĝi
de akuzoj, la junulino havis neniujn pruvojn, sed Pawlo kredis ŝin.
Korĉagin streĉe awskultis. La enirintoj ne suspektis pri lia ĉeesto.
-- Nu, Fajlo, kiel statas viaj aferetoj? Kion novan vi artifikis?
Tion demandis Gribov, unu el la kompanoj de Fajlo, kaj homo simila al
li. Gribov ial estis traktata kiel propagandisto, kvankam li estis
malklera, limigita kaj tute nekapabla homo, sed pro sia titolo li
fieraĉis kaj ĉe ĉiu konvena kaj nekonvena okazo li memorigis pri ĝi.
-- Vi povas gratuli min: hieraw mi prilaboris Korotajevan. Kaj vi
asertis, ke mi fiaskos. Ne frato, se mi kroĉiĝis al iu ino, oni povas
esti certa, -- kaj Fajlo aldonis obscenan frazon.
Korĉagin eksentis nervan ektremon, la simptomon de akra kolero.
Korotajeva estis gvidantino de la regiona virina fako. Ŝi venis ĉi tien
samtempe kun li, kaj Pawlo en kuna laboro amikiĝis kun tiu simpatia
partianino, helpema kaj atentema pri ĉiu virino kaj pri ĉiuj venantaj al
ŝi por serĉi protekton aw konsilon. Ŝiaj kolegoj estimis ŝin. Ŝi ne
estis edziniĝinta. Fajlo sendube parolis pri ŝi.
-- ĉu vi ne mensogas, Fajlo? Tio tute ne akordiĝas kun ŝia karaktero.
-- ĉu mi mensogas? Kio do mi estas law via opinio? Mi ne nur tiujn
obeigis. Necesas nur scii. ĉiu ino postulas apartan aliron. Unu cedas
jam en la dua tago, sed tia, mi konfesu, estas senvalora. Kaj iun alian
necesas ĉasi dum tuta monato. La ĉefa afero estas ekscii psikologion.
ĉie necesas aparta aliro. Tio, frateto mia, estas tuta scienco, kaj mi
estas profesoro en tiu fako. Ha-ha-ha!..
Fajlo dronis en memkontento. Areto da awskultantoj instigis lin dawrigi
la rakonton. La kompanio malpaciencis en sia deziro koni detalojn.
Korĉagin leviĝis, kunpreminte siajn pugnojn, sentante, ke lia koro
ekbatis maltrankvile.
-- Mi ne povis eĉ pensi ekposedi Korotajevan per simpla surpriza atako,
sed perdi ŝin mi ne volis, ĉar mi vetis kun Gribov je dek du boteloj da
portvino. Nu, mi komencis la atakon. Mi vizitis ŝin unu fojon, la duan,
kaj mi rimarkis, ke ŝi ne favoras min. Krome ĉi tie cirkulas klaĉoj pri
mi, eble ankaw ŝin ili atingis... Do, mia flankatako fiaskis. Tiam mi
komencis ĉirkawiron, ĉirkawiron. Ha-ha!.. Vi komprenas, mi diras, ke mi
militis, mortigis amason da homoj, vagadis tra la tuta lando, eltrinkis
sufiĉe da amaraĵoj, sed bonan virinon mi ĝis nun ne trovis, vivante kiel
senprizorga hundo sen amo, sen kareso... kaj tiel plu kaj tiel plu
sammaniere. Finfine mi batis la plej vundeblajn lokojn. Multe da tempo
mi elspezis por ŝi. Iam mi jam intencis kraĉi sur ĉion al la diabla
patrino kaj fini la komedion. Sed tio ja estis afero de principo, kaj
pro la principo mi ne forlasis ŝin... Fine mi atingis la celon. Kaj mia
pacienco estis rekompencita: anstataw virinon mi trafis virgulinon!
Ha-ha!.. Ho, komikaĵo!
Kaj Fajlo dawrigis sian sordidan rakonton.
Korĉagin malbone memoris, kiel li proksimiĝis al Fajlo.
-- Brutaĉo! -- kriegis Pawlo.
-- ĉu la brutaĉo estas mi aw vi, kiu kaŝawskultas parolojn de aliaj
homoj?
Verŝajne Pawlo diris ankoraw ion, ĉar Fajlo kaptis lin je la brusto.
-- ĉu vi volas insulti min?!
Kaj li batis Pawlon per pugno. Li estis iom ebria.
Korĉagin kaptis kverkan tabureton kaj per unu frapo faligis lin. En la
poŝo de Korĉagin mankis revolvero, kaj nur tio savis la vivon de Fajlo.
Sed la absurdaĵo tamen okazis: en la tago difinita por la forveturo al
Krimeo, Korĉagin staris antaw la partia juĝistaro.
En la urba teatro estis la tuta partia organizo. La okazo en la
agit-propaganda fako ekscitis ĉiujn, kaj la juĝo transformiĝis en akran
polemikon pri moralo. Tiuj problemoj, personaj interrilatoj kaj partia
etiko ŝirmis la juĝatan aferon. Ĝi fariĝis signalo. Fajlo antaw la
partia juĝo kondutis aroge, cinike li ridetis, dirante, ke lian aferon
esploros la ŝtata juĝo, kaj pro lia disbatita kapo Korĉagin estos
kondamnita al punlaboroj. Li kategorie rifuzis respondi la demandojn.
-- Kio? ĉu viaj langoj jukas pro deziro paroli pri mi? Mi petas
pardonon. Vi povas akuzi min pri io ajn, sed virinaĉoj furioziĝis
kontraw min nur, ĉar mi ignoras ilin. Kaj la afero eĉ groŝon ne valoras.
Se ĝi okazus en la jaro mil nawcent dek ok, mi kvitiĝus kun tiu
psikopato Korĉagin law mia propra maniero. Sed ĉi tie oni povas sen mi
decidi la aferon. -- Kaj li foriris.
Kiam la prezidanto proponis al Korĉagin rakonti pri la kunpuŝiĝo, Pawlo
ekparolis trankvile, sed estis videble, ke li apenaw regas sin.
-- ĉio, pri kio nun temas, okazis, ĉar mi ne detenis min. Jam delonge
pasis la tempo, kiam mi per la pugnoj laboris pli multe ol per la kapo.
Okazis averio, kaj antaw ol mi komprenis tion, Fajlo ricevis la frapon
sur la kranion. Dum kelkaj lastaj jaroj ĝi estis la sola okazo de
partizanado en mia konduto, kaj mi malaprobas ĝin, kvankam la frapo
esence estis de li meritita. Fajlo estas abomeninda fenomeno en nia
komunisma vivmaniero. Mi ne povas kompreni kaj konsenti tion, ke
revoluciulo-komunisto povas esti samtempe la plej sordida bruto kaj
kanajlo. Tiu okazo devigis nin paroli pri nia konduto en la vivo, ĝi
estas la sola pozitivaĵo en la tuta afero.
Per absoluta plimulto la partia kolektivo balotis por ekspartianigo de
Fajlo. Pro siaj falsaj atestoj Gribov estis avertita kaj severe skoldita
per speciala rezolucio. Ceteraj partoprenintoj en la skandala
konversacio agnoskis sian kulpon. Ili ĉiuj estis mallawditaj.
Bartelik rakontis pri la nervostato de Korĉagin. La kunveno akre
protestis, kiam la partia enketisto proponis deklari mallawdon ankaw al
Korĉagin, kaj li nuligis la proponon. Pawlo estis senkulpigita.
*
Post kelkaj tagoj trajno portis Pawlon al Ĥarkovo. La regiona partia
komitato konsentis pri lia insista peto sendi lin je la dispono de la CK
de la Ukrainia Komsomolo. Oni donis al li bonan karakterizon, kaj li
forveturis. Unu el la sekretarioj de CK estis Akim. Pawlo vizitis lin
kaj pri ĉio rakontis.
En la oficiala karakterizo post la vortoj "sindone fidela al la partio"
Akim tralegis: "posedas partiecan sinregon, kaj nur en maloftaj okazoj
li estas flamiĝinta ĝis perdo de la sinrego. La kawzo de tio estas
serioza lezo de la nerva sistemo".
-- Tamen, Pawĉjo, oni enskribis al vi tiun fakton en la bonan
dokumenton. Ne ĉagreniĝu, similaj aferoj okazas iam ankaw al homoj de
fortika sano. Veturu suden kaj restarigu viajn fortojn. Kiam vi revenos,
ni parolos pri via plua laboro. Kaj Akim forte premis lian manon.
*
"Kommunar" estis sanatorio de la Centra Komitato. Bedoj kun florantaj
rozoj, scintila irizo de fontano, domoj ĉirkawvolvitaj per vitoj.
Blankaj kiteloj kaj banvestoj de ripozantoj. Juna kuracistino registris
la nomon kaj antawnomon. Vasta ĉambro en ĉeangula domo, blindiga
blankeco de litoj, pureco kaj absoluta silento. Alivestita, refreŝigita
per bankuvo Korĉagin sin direktis al la maro.
ĉirkawe, kiom povis atingi la okuloj, regis majesta trankvilo de la mara
vasto blue nigra, kiel polurita marmoro. Ie en lontana lazura vualo
estis perdiĝantaj ĝiaj limoj; ardanta suno respeguliĝis sur ĝia surfaco
per incendio de rebriloj. Malproksime, tra matena nebulo siluetis
masivaj blokoj de montaro. La brusto profunde enspiradis vivigan freŝon
de mara brizo, kaj la okuloj ne povis forŝiriĝi de la solena trankvilo
de la bluo.
Karese plawdis rampante al la piedoj pigra ondo, lekis oran sablon de la
marbordo.
-----------------------------------
Notoj por la 6a ĉapitro
ĉaplin, Nikolaj (1902-1938).
Komsomola funkciulo, en 1924-28 ĝenerala sekretario de CK de l'
komsomolo.
Kosarev, Aleksandr (1903-1939).
Komsomola funkciulo, ĝenerala sekretario de CK de l' komsomolo post
ĉaplin ĝis 1939.