Alia Mensogo de Esperantistoj

de | 2017-01-11

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas la unika mondskale kongreso, kiu ne bezonas interpretistojn. En la UK, ĉiuj partoprenantoj parolas la saman lingvon – Esperanto. Oni interparolas senbare en Esperanto pri diversaj temoj.

Tia priskribado altiras interesatojn, kaj emociigas esperantistojn sin mem.

Bedaŭrinde, tio estas alia mensogo de esperantistoj.

Partoprenantoj de la 100a UK en Lille, Francio. Dum la UK, ĉu ĉiuj parolas nur Esperante?

Esperanto estas pli facila ol naturaj lingvoj. Sed la subtenantoj troigas ĝian facilecon. Fakte plejparto de la lernantoj de Esperanto ne posedas la lingvon. Kiom da lernis Esperanton? Kaj kiom da finfine posedas la lingvon?

Mi okazigis kelkajn kursojn en universitatoj en Urumqi, la ĉefurbo de la regiono Xinjiang, sed nur 1 kursano esperantistiĝis.

Antaŭe, kiam alia homo esprimis sian volon lerni Esperanton, mi tuj donacis aŭ alpruntis lerno-libron al li aŭ ŝi. Sed post kelka tempo, la lernolibro malaperis kun la intereso de la lernanto al Esperanto. Nun mi nur simple diras al la homoj, kiuj volas lerni Esperanton: “Aĉetu lernolibron! Jen la adreso de la vendisto.”

Oni neglektas realon, ke ne ĉiuj estas konvenaj por lerni fremdajn lingvojn, kaj ne ciuj grupo de aĝo estas konvenaj por lerni lingvojn. Por plenkreskuloj, estas malfacilega posedi tute fremdan lingvon.

Multaj amatoroj estas al-tiritaj de la bela ideo de Esperanto. Kvankam multaj el ili ne povas posedi la lingvon, tamen ili restas en la esperantujo, kaj aktive partoprenas diversajn aranĝon. Efiktive, tiu parto ne kapablas esprimi malsimplan penson kaj interparoli laŭvolajn temojn. En la internaciaj esperantaj aranĝoj, ili povas saluti aliajn landajn esperantistojn per simpla frazo, sed ne kapablas interflui profunde per Esperanto pro limigo de la lingva nivelo. Certe ankaŭ en la UK estas tiaj kongresanoj. Singapurano, kiu parolas ĉinan lingvon, diris, ke plaĉas al li la Universala Kongreso en Beijing, Ĉinio. Ĉar en la kongreso li ne havis lingvan problemon, kvankam li ne povas paroli Esperante.

Tial oni ne povas aserti, ke la UK estas kongreso sen interpretisto. Eble oni povas diri, ke Esperanto estas la unika ponta lingvo en la UK.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

9 komentoj pri “Alia Mensogo de Esperantistoj

  1. Adamo Eng

    Nur richuloj povas uzi la rimedojn por turismo, speciale se iliaj pasportoj ne povas libere iri chie laux iliaj shatoj. Se iuj havas bonan korojn, bojkotas UKon kaj IJKon.

    Alia mensogo estas, internacia lingvo. Do, internacia lingvo ne havas la universitaton, laboron, ktp, nur senhalte UKo kaj IJKo. Taja lingvo ne estas internacia lingvo, sed havas cent universitatojn, multaj chinuloj studas tie.

    Respondi
  2. Ĵajro

    Mi farigas miajn la vortoj de Solis!!!! Vere li pravegas. Sed nia fokuso ne devas esti nur flankenlasi tiujn senutilajn UKoj kaj IJKoj sed arde serĉi PRODUKTI ion per nia unuigo!!!! Esperantistoj devas kunsidi por PRODUKTI ne frivole babilaĉi! Tiu kongresoj taŭgas nur por renkontiĝo de burĝuloj kiuj volas elspezi sian monon kaj tempon en hobio. Esperanto ne povas esti eterna lingvo de paco kaj frivola hobio! Ĉu mi devas desegni por farigi tiun pli klara???!!!! Esperanto jam estis kreita je preskaŭ 130 jaroj kaj kion ni faris krom babilaĉi frivole pri paco? Hipokrite diri, ke Eo estas lingvo de frateco kiam ni ne levas eĉ la fingreton por helpi niajn samideanojn? Mi jam diris tiun diversloke sed la burĝuloj silentas kaj ignoras min! Interna ideo!! Pro kio taŭgos tiu interna ideo se per ĝi ni ne povas helpi malsatigi niajn samideanojn? Mi esperas, ke tiu frapo de Solis komencu vekigi niajn samideanoj por realeco. Mi disvastigos ĝin!!!

    Respondi
  3. Andreas J. PENK

    Ke vi markas pardoneblan troigon mensogo, estas sufiĉe malica. Antaŭ ol mi komencis lerni la Anglan lingvon kiel duan fremdan en la lernejo, la koncerna instruisto varbis por tiu, ke ĝi estus tre facile lernebla. Jes, oni povas rapide lerni kelkajn fundamentojn de la Angla lingvo kiel de Esperanto. La unuj fine nur bibilaĉas la Anglan kiel la aliaj – Esperanton. Multaj ne atentas la necesan penon lerni la vortojn. La gramatiko de Esperanto ampleksas nur 16 regulojn, malgraŭ tio la Plena Analiza Gramatiko havas 599 paĝojn. Mi opinias, ke vi estas iomete tro severa.

    Mi vizitis amikojn, renkontiĝojn kaj Universalajn Kongresojn en diversaj Eŭropa landoj – sur-baze de Esperanto. Mi ĝuis la senperan kontakton al homoj el diversaj landoj per komuna lingvo. Komence mi ofte ne komprenis la spritaĵojn de la viroj sidantaj ĉirkaŭ la bivakfajro; la necesajn “malpurajn” vortojn mi ne lernis en deca kurso de la popola altlernejo. Ĉiuj tiuj kontaktoj stimulis mian emon, mian deziron pli bone regi Esperanton.

    Respondi
  4. Eugen Fabian

    Mi ne volas nei ke por ĉinoj Esperanto estas malpli facila ol por latinidaanoj. Tamen mi trovas ke via kritiko estas tro severa. Miaj impresoj estis malsamaj. Bedaŭrinde estas vere ke multaj esperantistoj ne prenas serioze la lernadon de fremda lingvo. Tamen, laŭ mi estas malice diri ke ili mensogas. Scii kaj kredi ne ĉiam koincidas. Ankaŭ instruistoj de aliaj fremdaj lingvoj ne ĉiam diras la veron. Pri la angla iuj diras ke ĝi estas tre faciala. Ankaŭ pri la ĉina iuj diras ke ĝi estas facila. Eble por iuj estas eĉ vere. La demando estas: Por kiuj? Ni ne ĉiuj estas egalaj. Ĉiuj lingvoj estas lerneblaj se ne mankas optimumaj kondiĉoj. La suba kritiko de Kabe ne parolas pri ĉinoj sed pri eŭropanoj.

    Jen kion diris Kabe pri mankoj de esperantistoj:
    “La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaŭ ĉio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur ŝipo sur Ĝeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante. Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. Ĉiu pledis per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj, oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp. kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!.. kion kvitancis la kongreso per granda aplaŭdo”.

    Respondi
  5. Eugen Fabian

    Ekzistas ankaŭ la fakto ke la mondo ŝanĝiĝis. Je la komenco de la 20-a jarcento, kiam la latina lingvo estis deviga studobjekto, Esperanto ŝajnis ekstreme facila lingvo. Fakte Zamĉjo diris ke ĝi estas 50 foje pli facila ol aliaj fremdaj lingvoj. Nuntempe, junuloj kiuj rezonas laŭ anglalingvaj gramatikaj terminoj, ne tuj komprenas la Fundamenton. Inter diversaj etnoj povas esti granda diferenco. Ekzemple, italoj lernas pli facile la vortostokon, hungaroj lernas pli facile la gramatikon. Kompreneble por ĉinoj Esperanto ne povas esti same facila ol por eŭropanoj. Ne ekzistas fremda lingvo kiun oni povas regi sen lerni ĝin. Bedaŭrinde oni povas ekregi eĉ ne Esperanton sen lerni ĝin. Ankoraŭ oni ne inventis tian magian lingvon. Kio ege malfaciligas lernadon de etnaj lingvoj estas la sennombraj esceptoj. Feliĉe Esperanto posedas multe malpli da esceptoj.

    Respondi
  6. David Trembla

    Mantro aux reklamo ripetindas kaj multfoje reklamanto sen monprofito sincere kredas kaj prokrastas kritikon ecx dum jardekoj. Espere ke fido realigos sloganon. Kiomajn jarojn atendi antaux ol forjxeti kredon?

    Respondi
  7. David Trembla

    Pri lingvonivelo kaj preskauxkabei. Mi lastmonate 15 sinsekvajn tagojn cxefe parolis kaj auxskultis Esperanton. Ne kongreso sed amikeca gastado per Pasporta Servo, tri urboj en Germanio. Denove en Bruselo mi malfacile atingis uzi francan anstataux esperanton. Tu parles quelle langue? Mi dum la vojagxo kelkfoje songxis en Esperanto. Tio donis al mi profundan senton aparteni al aux disponi je aparta dimensio en mia vivo. Mi, rezulte, decidis forlasi kritikojn kaj mallasi kunkreojn: skajpi cxiutage, verki, viziti, spektakli, intervjui per esperanto kaj aliaj 4 lingvoj, sed aparte fiere kaj nature en esperanto. Kvankam mankas bazaj interkonsentoj: unuae icxmi bonvenigis rin… haha, ni espoj posedas trezoron. Kian kies kion? Nian komunilon, nekredeble belan kaj suplan kiam vortoj malaperas kaj anstat kio? Sentpensoj fluaj kaj diversaj aventuroj en mondo buntodora kreskanta.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.