Category Archives: Ĉinio

Kiom da parolantoj de Esperanto en Ĉinio?

En la artikolo “Esperanto en Ĉinio” , mi skribis, ke nun en Ĉinio, laŭ mia takso estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Oni demandis min, el kie venis tiu nombro. Mankas al esperantujo firmaj organizoj, kiuj povas ekzakte enketi datenojn pri Esperanto. Oni ankaŭ malfacile difinas, kio estas “scipovi… legi pli »

Se Ĉino Subite Malaperas el Facebook

Facebook estas bona loko por praktiki esperanton. Per Facebook, oni povas komunikiĝi esperante kun alilandanoj el la tuta mondo, kio alportas al ni diversajn informojn kaj opiniojn. Tio pli plibonigas nian spiriton kaj manieron de pensado. Sed en Facebook mankas informoj el ĉinoj, kiuj okupas preskaŭ 20% de la tuta loĝantaro en la mondo. Do… legi pli »

Esperantisto, parolanto, amatoro, malvera esperantisto…

Antaŭ kelkaj jaroj, en la ĉina esperanta forumo okazis disputo: kio estas esperantisto? La Verda Reto (http://reto.cn) estas fama ĉina esperanta retejo, en kiu estas forumo(http://reto.cn/php/forum/cina), kiun multaj esperantaj lernantoj kaj esperantistoj vizitas en ĉiu tago. En la forumo oni diskutas problemojn pri Esperanto, kaj afiŝas novaĵojn de Esperantaj aranĝoj kaj agadoj. La afiŝoj plejparte… legi pli »

Kion vi gajnas el la Verda Reto

En la Verda Reto, vi pli bone konas Ĉinion per Esperanto, kaj pli bone interŝanĝas ideojn kaj pensojn kun ĉinioj per Esperanto. La Verda Reto faciligas vian kontakton kun ĉinoj per Esperanto. Kion vi volas scii pri Ĉinio? Kion vi volas aŭdi el kaj paroli al ĉinoj? Bonvole informu min pri viaj bezonoj kaj postuloj.… legi pli »

Esperanto en Ĉinio

La Esperanta movado en Ĉinio estas grava parto de tiu en la mondo. Sed oni troigas ĝian amplekson. Laŭ takso, nun en Ĉinio estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Sciu, ke en Ĉinio estas pli ol 1406 milionoj da loĝantoj, nome estas nur malpli ol 1 parolanto de Esperanto… legi pli »

Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj

Por ĉinoj, ĉu Esperanto estas pli facila ol aliaj fremdaj lingvo? Jes, almenaŭ ĝi estas multe pli facila ol la angla. Sed por ĉinoj, ĉu Esperanto estas facila? Ne! Por ĉinoj, ĝi ne estas facila lingvo, kaj eĉ oni povas konstati, ke ĝi estas malfacila lingvo. Oni ofte legas, ke Eŭropano ekparolas flue en Esperanto… legi pli »

Kio estas komercisto

Mian Salam Shanny, la ĝenerala sekretario de la Pakistana Eesperanta Asocio, iris al japanio por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, kungvidante sian nevon.Dum ilia restado en urbo Urumqi, mi akompanis ilin viziti kelkajn lokojn de nia urbo. Shanny estas poligloto. Krom la urda lingvo,sia patra lingvo,li bone parolas ankaŭ la anglan kaj Esperanton. Li… legi pli »

Vizito kaj Apliko

Ĝenerale, ŝanco apliki Esperanton mankas al esperantistoj en disvolviĝantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas partopreni la UK-on, ne povas ĝui internaciajn renkontiĝojn, entute ne povas vojaĝi eksterlande. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan esperantiston. Tio signifas, ke la ĉefa celo de nia lingvo neniam realiĝas por ili. Ne sciante, kiam ili uzos la… legi pli »