Category Archives: lerni

Kial Oni Ne Lernas Esperanton?

Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj. Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuu tiun raraĵon. Sed ili sen-esperiĝas ankaŭ tre ofte. Oni trovas, ke multaj informitoj, sciinte la ekzistadon de la internacia lingvo, nur surpriziĝas… Legi pli »

Legis aŭ legas?

Mi estas esperanta komencanto laŭ lingva nivelo. Hieraŭ mi vizitis parkon apud mia hejmo. En la parko estas lago, apud la lago estas granda arbo, kaj sub la arbo junulo legis libron. Nun mi priskribu la aferon je du diferencaj frazoj: 1. Hieraŭ mi vidis la junulon, kiu legis libron sub la arbo. 2. Hieraŭ… Legi pli »

La poetoj detruas nian lingvon!

Oni ofte aŭdas – efektive temas pri fakto vaste rekonata – ke la literaturistoj grave kontribuis al la evoluigo de Esperanto. Mi ne kontraŭstaras tion: la literaturistoj ja grave kontribuis – sed tio ne signifas ke ilia kontribuo estis pozitiva. Eĉ male. Se oni serĉas tra PIV oni trovas amason da vortoj kun la indikoj… Legi pli »

Alia Mensogo de Esperantistoj

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas la unika mondskale kongreso, kiu ne bezonas interpretistojn. En la UK, ĉiuj partoprenantoj parolas la saman lingvon – Esperanto. Oni interparolas senbare en Esperanto pri diversaj temoj. Tia priskribado altiras interesatojn, kaj emociigas esperantistojn sin mem. Bedaŭrinde, tio estas alia mensogo de esperantistoj. Esperanto estas pli facila ol… Legi pli »

Esperanta trompisto!

Kiam esperantistoj propagandas esperanton al la publiko, ili diris: la gramatiko de esperanto estas tre simpla, kaj la vortoj de esperanto estas malmultaj: lerninte vortojn rapida, diligenta, nova, oni povas facile formi la vortojn malrapida, maldiligenta, malnova, laŭ la esperanta vortofarada metodo. Kiel scienca estas la lingvo Esperanto! Admiras Esperanton ne-esperantistoj en sia koro. Ne-esperantistoj… Legi pli »

Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj

Por ĉinoj, ĉu Esperanto estas pli facila ol aliaj fremdaj lingvo? Jes, almenaŭ ĝi estas multe pli facila ol la angla. Sed por ĉinoj, ĉu Esperanto estas facila? Ne! Por ĉinoj, ĝi ne estas facila lingvo, kaj eĉ oni povas konstati, ke ĝi estas malfacila lingvo. Oni ofte legas, ke Eŭropano ekparolas flue en Esperanto… Legi pli »