Esperante almenaŭ ĉe titolo!

作者 aŭtoro | 1 Februaro 2017

Dank’ al ŝiaj multaj esperantaj skribaĵoj kun fotoj, oni konas ŝian belan urbon.

Kiam mi prezentas la utilecon de Esperanto al neesperantistoj, mi donas ekzemplon de facebook: En la facebook estas nemalmultaj esperantitsoj, kiuj ofte afiŝas informojn. Do per la lingvo Esperanto, oni povas tuj scii la okazaĵojn en la mondo, koni la vivon de popoloj en aliaj landoj. Kaj kun la celo informiĝi per Esperanto, mi ekuzis Facebook, kio parte realigas mian celon.

Jes, parte, nur parte realiĝas mia celo. Preskaŭ ĉiuj miaj Facebook-amikoj estas esperantistoj en diversaj landoj, kiuj povus doni al mi diversajn informojn kaj ideojn per Esperanto. Sed, multaj esperantistoj ofte afiŝas nur en siaj naciaj lingvoj.

Ĉu vi ne volas, ke ankaŭ vin pli multaj homoj komprenu?

Ĉiuj skribantoj esperas pli multajn legantojn, kaj ĉiuj legantoj esperas pli multajn informojn. Do, kial la kapablantoj ne skribas en Esperanto? Se vi volas, vi povas skribi en du lingvoj: nacia kaj Esperanto. Se mankas al vi tempo, vi povas prezenti nur resumon en Esperanto apud via nacia lingvo, aŭ almenaŭ skribi la titolon dulingve, por ke aliaj povas scii, kion vi temas.

Se mankas al vi sufiĉan lingva kapablo, vi povas provi skribi per simplaj frazoj, kio duflanke utilas: 1. devigi vin apliki la lingvon kaj altigas vian lingvan nivelon; 2.frazoj eĉ kun eraroj estas utila, ĉar almenaŭ ĝi prezentas partan informon, kio trafas pli multajn legantojn ol nur en nacia lingvo.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

阅读次数 3.865 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *