Esperantisto, parolanto, amatoro, malvera esperantisto…

作者 aŭtoro | 11 Februaro 2017

Antaŭ kelkaj jaroj, en la ĉina esperanta forumo okazis disputo: kio estas esperantisto?

La Verda Reto (http://reto.cn) estas fama ĉina esperanta retejo, en kiu estas forumo(http://reto.cn/php/forum/cina), kiun multaj esperantaj lernantoj kaj esperantistoj vizitas en ĉiu tago. En la forumo oni diskutas problemojn pri Esperanto, kaj afiŝas novaĵojn de Esperantaj aranĝoj kaj agadoj. La afiŝoj plejparte estas en la ĉina lingvo, kio malkontentigas kaj eĉ kolerigas parolantojn de Esperanto en Ĉinio. Ili opinias, ke por montri utilecon kaj facilecon de Esperanto al la publiko, oni devas paroli la lingvon Esperanton, sed ne la ĉinan, eĉ dum la enlandaj agadoj, kies partoprenantoj estas ĉefe ĉinoj, alie la publiko ne kredas la propagandon de esperantistoj pri tiu lingvo. Kaj pluen ili eĉ asertas, ke tiuj, kiuj ne parolas esperanton, ne estas esperantistoj, aŭ eĉ malveraj esperantistoj! Tia juĝo damaĝas la dignon kaj senton de la amantojn kaj subtenantojn, kiuj ne kapablas paroli Esperanto.

Kio estas esperantisto? Laŭ la Bulonja “Deklaracio pri la esenco de Esperantismo”, esperantisto estas nomata “ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.”

Tiu difino fakte ne estas precize. Unue ĝi ne estas tro konciza. Tiuj, kiuj uzas Esperanton, certe scias la lingvon, alie ili ne povas uzi ĝin. Tial la vorto “scias” estas super-flua en la difino. Due, ĝi ne kongruas al la signifo de sufikso -ist: adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino; ismano. Laŭ tiu signifo, ĉiuj subtenantoj de Esperanto estas esperantistoj, eĉ se ili ne scias Esperanton.

En la vortaroj de ĉina lingvo, oni difinas esperantiston tiel: 1. Parolantoj de esperanto; 2. Subtenantoj de Esperanto. Tia difino estas pli ĝusta ol tiu de la Bulonja deklaracio. Surbaze de tio, la ĉinaj subtenantoj rigardas sin kiel esperantiston. Ili ŝatas Esperanton, ĉefe pro la bela ideo de egaleco de sinjoro Zamenhof, kaj pro la facileco kaj simpleco de la lingvo. Sed bedaŭrinde, pro la diferencoj inter Esperanto kaj ĉina lingvo, kaj ĉefe pro tio, ke plejparto de lernantoj estas plen-kreskuloj, kiuj mistrafas la konvenan aĝan grupon lerni lingvojn, nur ignorebe malmultegaj ĉinoj posedas Esperanton.

Multaj ĉinaj subtenantoj ne nur subtenas, sed varme amas Esperanton, por kio ili multe laboras, eĉ laboras dum la tuta vivo. Por ili, Esperanto estas granda aŭ eĉ unika hobio. Ili rigardas Esperanton kiel simbolon de bela ideo, kaj rigardas esperantiston kiel gloran titolon. Esperanto estas grava spirita apogilo por tiuj amatoroj. Se ili ne plu estas esperantistoj, ili sentas sin diskriminaciitajn en esperantujo kaj eĉ forpelitajn el esperantistujo.

Ĝis nun inter ĉinaj parolantoj kaj subtenantoj de Esperanto ankoraŭ ne estas identa difino pri tiu vorto.

Do, kio estas esperantisto?

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

什么是世界语者?

阅读次数 3.887 legintoj

本文评论数 8 komentoj pri “Esperantisto, parolanto, amatoro, malvera esperantisto…

  1. Ennio DRC

    Uzi lingvo nur signifas ke oni utiligas ĝin pro iun. Kiam oni ekzemple uzas belsonan vorton el iuj lingvo pro propagandi el iun ajn komercaĵon.

  2. Fabián

    Esperantisto: ĉiu homo kiu apogas la uzon de la lingvon internacian Esperanton per divastigado, instruado, aŭ alimaniere.
    Esperanta Parolanto: ĉiu homo kiu kapablas paroli Esperanton.

  3. Petro Desmet'

    Kia angileca gimnastiko por klopodi (vane) liberiĝi el la simpla kaj logika Zamenhofa difino!

  4. Andreas J. PENK

    Kial vi ne pretas akcepti la originan difinon de la Unua Kongreso? Mi ne komprenas viajn dubojn.

    Vi eraras krome pri la vorto “scias”. Unue oni devas scii (sufiĉe bone) la lingvon kaj poste oni devas ankaŭ uzi/ apliki ĝin, nur tiam oni estas esperantisto. Scii la Internacian Lingvon ne sufiĉas! Vera subtenanto de Esperanto ankaŭ praktikas la lingvon. La aliaj, kiuj nur akceptas la ideon de la Internacia Lingvo, kiuj nur ĝenerale jesas Esperanton, estas eble bonaj amikoj de nia movado, sed certe ne esperantistoj.

    Mi subtenas, ke aliaj kuiras kaj ke ili preparas manĝaĵon por ni ĉiuj; sed pro tio mi ne estas kuiristo. Socialisto ne nur konas la verkojn de Markso kaj Engelso, sed li fakte ankaŭ batalas por la socialismo.

    Bedaŭrinde la Enciklopedio de Esperanto ne enhavas la kapvorton “esperantisto”. La Gvidlibro tra Esperanto post citado de la difino laŭ la Bolonja Deklaro aldonas jenan: “(1) posedo de la lingvo, (2) kono de la specifa E-kulturo, (3)akcepto de E-ismo kiel ideologio, (4) partopreno en la movado”. La difino en iu ajn Ĉina vortaro estas malgrava kiel la difino en iu ajn Germana vortaro.

  5. Eliza Nelly Mbembi

    Esperantisto estas cxiu homo kiu praktikas Esperanton aux ankaux homoj neesperantistaj kiuj subtenas gxin; laux mia opinio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *