Esperantistoj ne-prudentaj kaj ne-pens-kapablaj

作者 aŭtoro | 15 Julio 2019

takiisto kaj islamana pasaĝero

En la retejo Facebook oni aperigis anekdoton (https://www.facebook.com/groups/shercoj/permalink/2067775566661018).

Islamana viro eniris nigran taksion en Londono. Li ĝentile petis al la soforo elsalti la radion, ĉar laŭ sia religio li devas ne aŭskulti muzikon. Ĉar en la epoko de la profeto ne estis muziko, precipe la muziko de Okcidento, kiu estas la muziko de la nekredanto.

La taksiisto, ĝentile, eiŝaltis la radion, haltigis la taksion kaj malfermis la pordon. La islamano demandis lin: “Kion vi faras?” La ŝoforo respondis: “En la epoko de la profeto ankaŭ ne estis taksio, do vi eliru kaj atendu kamelon.”

La teksto estas dulingve, Esperante kaj france. Mi ne konas la reagojn de legintoj de la franca lingvo, ĉar ĉiuj komentoj estas en Esperanto, ĝis kiam mi skribas tiun ĉi komenton. Kelkaj esperantistoj komprenas la aludon de la rakonteto, dume pli multaj esperantistoj strange reagis.

Iu leginto opinias, ke tio estas malvera rakonto; iu pledas por la pasaĝero, dirante, ke li havas la rajton ne aŭskulti la muzikon; iu opinas, ke la taksiisto ne estimi la pasaĝeron; iu diris, ke la taksiito ne rajtas rifuzi porti pasaĝeron kaj li perdos la taksan permesilon…

Leginte la komentojn, mi perdas pli kaj pli konvinkon al la prudento kaj pens-kapablo de esperantistoj.

Tio estas tre simpla anekdoto, per kio oni esprimas la kritikon kaj ironion al tiu konservativa religio, kiu kateni siajn kredantojn per rigida doktrino ellaborita antaŭ pli ol 1000 jaroj, post kiam jam multe ŝanĝiĝas la mondo.

Se la pasaĝero diras: “pardonu, ke ne plaĉas al mi tiu ĉi muziko. Ĉu vi povus elŝalti la radion?”, tia okaze la taksiisto devas elŝulti la radion, ĉar lia devo estas veturigi pasaĝerojn komforte kaj kontentige ĝis la cel-loko.

Sed, se la pasaĝero postulas, ke la taksiisto elŝaltu la radion pro tio, ke en la epoko de ilia “profeto” ne estis muziko, la reago de la taksiisto estas tre prudenta kaj taŭga: se vi rifuzas aferojn ne ekzistantajn en epoko de via “profeto”, mi ne povas servi al vi, ĉar ankaŭ mia taksio ne ekzistis en tiu epoko.

Ne gravas ĉu tiu anekdoto estas vera aŭ ne. Per ĝi oni esprimas la kritikon kaj ironion al tiu konservativa religio, kiu kateni siajn kredantojn per rigida doktrino ellaborita antaŭ pli ol 1000 jaroj, post kiam jam multe ŝanĝiĝas la mondo.

阅读次数 2.824 legintoj

本文评论数 4 komentoj pri “Esperantistoj ne-prudentaj kaj ne-pens-kapablaj

  1. MASSON Henri

    Alia anekdoto :
    La unua kaj vera lingvo de Usono
    Mi atendas en vico malantaŭ virino alilingve poŝtelefonanta. Antaŭ ŝi estas blankulo. Post kiam la virino malŝaltas, tiu alparolas ŝin :
    La viro : “Mi ne volis diri ion, dum vi telefonis, sed vi estas en Usono nun. Vi devas paroli la anglan.“
    La virino : “Ĉu vi bonvolas senkulpigi min ?…“
    La viro — tre malrapide — “Se vi volas paroli meksike, reiru al Meksiko. En Usono oni parolas angle.“
    La virino : “Sinjoro, mi parolis navahe. Se vi volas paroli angle, reiru al Anglio.“
    http://notalwaysright.com/the-first-and-true-language-of-america/31947

  2. Klaus LEITH

    Ĉu amuza anekdoto? Eble, se oni tiaspecan humoron ŝatas.
    En mia urbo (Kolonjo en Germanio), kiam mi veturas en taksio, mi kutime babilas iomete kun la taksiisto. Mi parolis kun kondukistoj inter alie el Irano, Marokio, Turkio. Multe el ili aŭdis muzikon (mallaŭte en la fono kiam ni interparolis). Ilia religio ne malhelpis ilin ŝati muzikon. Mi ne havis la impreson ke ili kredas en “konservativa religio, kiu kateni siajn kredantojn per rigida doktrino ellaborita antaŭ pli ol 1000 jaroj”, kiel vi skribas.

  3. Aleksandra Watanuki

    Solis Liu Xiaozhe,vian opinion pri la anekdoto mi plene subtenas.
    Tamen ne kulpigu esperantistojn. Mi antaŭe vidis tiun anekdoton en la angla versio, kaj komentoj sube estis multe pli stultaj!

    1. Petro

      Kara Solis,
      Esperantistoj estas homoj kiel ĉiuj aliaj.
      Estas nura ŝerco kaj eĉ stulta ŝerco, kiu jam dekomence estas falsa. En la tempo de la profeto ja nepre ankaŭ muziko jam estis.
      Pri la cetero ĉiu rajtas havi sian opinion, stulta aŭ inteligenta.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *