Kiel popoloj kaŝas sian malkuraĝon?

aŭtoro: | 2019-08-25

Popoloj kuraĝas kritiki ĝentilulojn, sed ne kuraĝas kritiki kanajlojn. Ĉar ili scias, ke kritiki ĝentilulojn estas sen-riske, kaj kritiki kanajlojn estas danĝere. Kritikitaj ĝentiluloj pace kaj amike diskutos kun kritikantoj, dume kritikitaj kanajloj rompos fenestrojn de kritikantoj per ŝtonoj, aŭ eĉ bruligos iliajn domojn, aŭ rekte vundos ilin kaj iliajn familianojn.

Certe tiu malkuraĝo ne estas virto. Por kaŝi la malkuraĝon, popoloj dekoracias sian agon per preteksto toleri la diversecon.

Por pruvi sian kapablon pensi sendepende, popoloj kritikas jam sekulariĝajn religiojn kaj iliajn kvietajn kredantojn. Por sia sekureco, ili fermas la buŝojn antaŭ konservema doktrino de malklera religio, kaj fermas la okulojn antaŭ kruelaj teroristoj de piaj kredantoj de perversa religio.

Por pruvi, ke ili ne estas malkuraĝa, popoloj eĉ pledas por la perversa religio, dirante ke la religio mem ne havas problemon, kaj teroristoj ne estas veraj kredantoj de la religio. (Do ĉu ankaŭ Hitler ne estas vera naziisto?)

Kiam fakto estas montrita, ke aktuale en la mondo plejparto de la teroristoj estas kredantoj de la perversa religio, la pledantoj diras, ke ankaŭ kredantoj de aliaj religioj faris malbonojn en la historio!

Ridinda kaj stulta pledo! Tio implicas du punktojn. Unue, ankaŭ la pledantoj ne-konscie konfesas, ke tiuj kredantoj de la perversa religio faras malbonojn. Due, la pledantoj opinias, ke tiuj kredantoj rajtas fari malbonojn nun pro tio, ke ankaŭ aliaj homoj faris malbonojn antaŭe.

Ĉu kanajlaĵoj de la najbara pra-avo antaŭ multaj jaroj estas la preteksto de la nuntempaj friponaĵoj de via frato?

Kiam terorismo de kredantoj de la perversa religio fariĝas kutimo, kio evidentigas, ke tiu religio fariĝas fonto de perforto kaj teroro, popoloj daŭre pledas por ĝi, ke la terorismo ne estas problemo de religio, sed problemo de politiko. Do, kial kredantoj de tiu religio ĉiam solvas problemojn per perforto kaj teroro, dume kredantoj de aliaj religioj kaj nekredantoj unue provas komunikadon kaj intertraktadon?

Fakte, la problemo de kredantoj de tiu religio estas nesolvebla. Aktuale doktrinojn de aliaj religioj oni traktas kiel kriterion por siaj vivo kaj agado, dume doktrinojn de tiu perversa religio ĝiaj kredantoj traktas kiel normojn, laŭ kiu ili skulptas aliajn homojn per haktranĉilo en la mano.

Nia mondo estas multa-kolora, kaj oni devas estu toleremaj al diferencoj. Sed toleru nur tiujn, kiuj toleras aliajn. Toleri homojn, kiuj ne toleras aliajn, ne estas virto, sed senhonta preteksto, per kiuj popoloj kaŝas sian malkuragon.

Popoloj suferos pro sia malkuraĝo. Post kiam la perversa religio okupos superecon en la mondo, ili vivos kun timego, kaj iliaj posteuloj vivos en mallumo. La posteuloj malamos siajn antaŭulojn pro iliaj cedado kaj tolerado – fakte malkuraĝo — al la perversa religio.

984 legintoj

7 komentoj pri “Kiel popoloj kaŝas sian malkuraĝon?

  1. Petrope

    Solis,

    Via titolo gramatike ne eblas – tio ne tre gravas – sed ne estas klara!
    Ĉu “Kial popoloj kaŝas sian malkuraĝon”. ?
    Petr

    Respondi
  2. Josef Vojáček

    En la teksto mi trovis kelkajn tajperarojn: ili fermas la busojn – ĉu buŝojn? …unue provas komunikadon kaj intertrakadon? – ĉu intertraktadon? …kaj oni devas estu tolerumaj – kaj oni devas esti toleremaj; …ilia posteuloj – iliaj posteuloj. Do, alie en la artikolo estas multe da vero kaj certa klarigo, kial terorismo tiom floras.

    Respondi
  3. Ellumo

    Kara Solis, mi interese legis vian artikolon kaj vi memorigis min al mi mem pasintece kiam mi havis la saman opinion. Sed poste mi legis multe kaj komprenis plibone la fenomeno. Nenia religio estas purbona ĉar ne ekzistas purbonaj homoj, kaj religio ne estas dia afero, sed homa afero, estas homilo por plenumi la espiriteco. Kompreneble diversaj religioj evoluis diversmaniere, sed la religio pri kiu vi parolas ne estas esence malsama, nek pli bona nek pli malbona ol la aliaj. Ekzistis multaj kleruloj kaj gravaj homoj kiuj historie tute reinterpretis ĝin, jen Ibn Ruŝ, jen Rumi, do la problemo ne estas kerne de la religio mem sed ekster ĝi, la problemo estas socia kaj politika, kaj kiel inteligenta homo vi konscias kiamaniere la politiko ĉiam uzis religion kiel alia estrilo. Jen Turkio kie Ataturk tute ĉanĝis la etoson kaj tie la virinoj povis aktive agi politike kaj voĉdoni antaŭ multaj eŭropaninoj nur revis pri tio. Ne mankas intelektuloj kiuj malmole batalis kontraŭ la miskomprenoj kaj fuŝaj interpretado de la religio kiel Mohamed Arkoun, Mohamed Talbi, Malek Chebel, Mahmoud Mohamed Taha, Abdou filali Ansary, ktp. Bonvolu legi pri ili ĉe Vikipedio.

    Ŝajnas al mi ke kiel mi antaŭe vi miksas du malsamaj konceptoj, tio kio estas religio kaj tio kio estas “Salafismo”, aŭ “Ŭahabismo”, tio estas fireligia fipolitika misinterpretado de kelkuloj kiuj bedaŭrinde ricevis la apogon kaj la monon de la riĉega Saudiarabio kaj enkondukis en la mondon tiu animmalsano kiu estas la arabofaŝismo. Ili atingis esti la plej videblaj, la plej povaj, kaj eĉ la plej multnombraj en multaj landoj al tio ankaŭ helpis la misislama revolucio de Irano kiu denove uzis religion por altrudi liberojn kaj rajtojn.

    Estas nur la Klerismo, la Edukado, kaj la Laikeco kio iom post iom lumigos tiujn popolojn lumigos, kaj ne la akraj atakoj kontraŭ ilia religio.

    Respondi

Lasi respondon al Petrope Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.