Kontaktu min

Solis el Ĉinio

Solis el Ĉinio

Saluton! 你好!

Mia nomiĝas Liu Xiaozhe (刘晓哲), kaj Solis estas mia Esperanta nomo. Mi loĝas en la urbo Urumqi (Wulumuqi, 乌鲁木齐), regiono (provinco) Xinjiang (新疆), Ĉinio (中国).

Urumqi estas la ĉefurbo de la regiono Xinjiang. Ĝi estas en la norda Xinjiang, situante apud la montaro Tianshan. En Urumqi estas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da loĝantoj.

La regiono Xinjiang estas en la nordo-okcidento de Ĉinio. Ĝi najbaras kun Mongolio, Rusio, Kazakio, kirgizio, Taĝikio, Afganio, Pakistano, Barato. En Xinjiang estas 21,5 milionoj da loĝantoj.

foto de Urumqi

Foto de Urumqi, la ĉefurbo de regiono Xinjiang, Ĉinio

Urumqi estas la plej malproksima urbo al oceano en la mondo. La geografia centro de la azia kontinento estas en Urumqi, kaj la geografia centro de la eŭroazia kontinento estas en Xinjiang. Long-distance de oceano, Xinjiang estas seka kaj pluvo-malmulta. Pro la seka aero, la temperatura diferenco inter tago kaj nokto estas granda. Tial se vi vizitas Xinjiang, eĉ en somero vi kunportu surveston.

Kontaktu min:

Retpoŝta adreso:
ankaw@sina.com
379561659@qq.com
Wechat:
centrolando
QQ:
379561659

阅读次数 12.753 legintoj

本文评论数 13 komentoj pri “Kontaktu min

  1. Gennadij

    Saluton kara Solis. Mi planas turistan vojaghon al Hainan insulo post la 16-an de januaro 2018 jaro. Chu vi povas helpi al mi trovi kontaktojn kun chinaj esperantistoj en tiu chi loko. Mi veturas kun mia edzino kaj 10 jar – agha filo. Mi antaudankas vin!
    Samideane Gennadij Jeremejev

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Bonvenon en Ĉinio! Mi transdonis vian retan adreson al samideano en Insulo Hainan. Ĵus li informis min, ke li jam kontaktiĝis kun vi.

  2. Vasil

    Kara Solis saluton kaj gratulon pro tiu bela blogo.
    Mi redaktas senpagan kaj libere aboneblan revueton Turka Stelo, kiu estas kolektaĵo de artikoloj por ke homoj legu, ĉefe tiuj homoj kiuj ne legas librojn.
    https://esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/
    Kia estas via strategio pri reaperigo de la artikoloj de via blogo . Mi ŝatus de tempo al tempo aperigi artikolojn el via blogo en la revueto. Sed mi vidas ke estas artikoloj ankaŭ de aliaj verkistoj krom tiuj de vi.
    Ĉu mi povas peti permeson por fari tion 🙂
    Amike,
    Vasil Kadifeli

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Dankon por via vizitado.
      Vi povas reaperigi artikolojn el mia retejo kun aŭtora nomo kaj indiko “el Verda Reto, ĉina esperanta retejo”

  3. Pierre Tell Bouvier [pjer tel buvje]

    Saluton Solis,
    ĉu via ĉina nomo signifas : solis = manifestiĝi sola ?
    Cetere mi volis gratuli vin pro viaj tre interesaj artikoloj. Mi ĵus revenas de Poznan en Pollando, kie okazis simpozio (faka renkonto) pri interlingvistiko. Mi proponis al ili prelegon por klarigi , ke Esperanto estas sisteme simpliga (ekzistas iom internacia novvorto : “simpleksa”, farita de kompleksa kaj simpla). La organizantoj (ĉefe Iljona Koutny) rifuzis mian temon ĉar ĝi kontraŭas ilian analizon de Esperanto ekde la nunaj lingvosciencaj reguloj. Tiumaniere ili fuŝas la simplecon de nia lingvo, mi nun esperas plu labori kun ekstereŭropaj esperantistoj. Mi tute kunsentas kaj konsentas kun vi, kiam vi deklaris : Estu Esperanto simpla kaj facila ! “Ju pli da reguloj kaj neologismoj, malpli da lernantoj kaj parolantoj !” La esperantistoj estas mensogaj kaj blindaj pri la disvolviĝo kaj la malsimpliĝo de nia lingvo ; ĝi ne devas iĝi natura lingvo en la senco de etna lingvo, tamen tion serĉis pruvi la instruantoj kaj prelegantoj en Poznan. Mi renkontis tamen tie ĉinon, kiu timis paroli kun tiaj esperantistoj kaj kiu tamen diris al mi, ke li ŝatas interparoli kun mi, ĉar mi uzas kiel plej eble nur Fundamentajn vortojn.
    Ĉu vi konas je La Bona Lingvo ? Tio estas la titolo de libro verkita de C. Piron kaj nomo de esperantistaro, kiu laboras kun Renato Corseti por proponi samsignifajn simplajn vortojn anstataŭ neologismoj. Mi esperas, ke tiaj homoj pli kaj pli influos nian movadon.
    Samideane, Pjer.

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Alilandanoj malfacile el-parolas mian ĉinan nomon Liu Xiaozhe. Antaŭe mi kredis ideon de komunismo kaj subtenas praktikon de socialismo, tial mi elektis silabojn Solis el vorto socialisto kiel mian esperantan nomon, kiu estas facile el-parolebla por preskaŭ ĉiuj homoj.

  4. HENRY Bruno

    Saluton ĉinaj amikoj, Mi estas franca esperantisto kiu loĝas en Changsha (Hunan) kaj Francio. Mi vojaĝas de tempo al tempo per trajno en Ĉinio mia ŝatata transportsistemo. Mi faris longan karieron ĉe la franca fervojo kiel riparisto de varvagonoj! Mi preferas la etoson de la malmola klaso sufiĉe konforta por vojaĝi netrokoste kun la ĉina popolo. Mi havis la ŝancon viziti kelkajn mirindajn lokojn, urbojn, lagojn kaj montarojn en via vasta lando. Ankaù mi konatiĝis kun ĉinaj esperantistoj sed neniam mi vizitis Urumqi kaj Xinjiang. Eble poste ! Mi neniam partoprenis UK-ojn sed pli modestajn renkontiĝojn, IFEF kongresojn kaj SAT-kongresojn kie la etoso estas familia kaj frateca. Mi komencis lerni la ĉinan lingvon antaù tri jarojn. Sed pro malfacileco mi ĉesi lerni de tempo al tempo. Nun mi lernas ĝin pli serioze ekde la pasinta decembro. Kiel Esperanto kaj aliaj lingvoj oni devas havi motivon por lerni ĝin. Mia motivo estas ke mi volas paroli kun la ĉinoj kaj pli facile kompreni la ĉinan kulturon. Do, mi lernas ĉiutage la ĉinan dum du horojn. Mi progresas malrapide kun iom da sukceso. Antaù 25 jarojn mi eklernis Esperanton kun granda motivo kaj facileco. Post 6 monatoj mi veturis al Slovakio por lerni en Poprad en la jaro 1992 kun homoj el diversaj landoj. La kurso okazis tute en Esperanto ! Unu jaro poste mi vojaĝis tra Ĉeĥio kaj Rusio por viziti miajn leteramikojn. Ni sufice bone interkompreniĝis kaj mi trapasis belajn momentojn kun agrablaj homoj. En 1994 mi partoprenis mian unuan SAT kongreson en Strzanice Ĉeĥio. Mi komprenis pli ol la duonon de la prelegoj. Nun ni havas modernajn teknikojn pro praktiki Esperanton kiel interreto, skajpo, Whatsapp QQ ktp… Do, ĝis la

  5. Jawad Latif Butt

    Mi vizits Urmqi en 95 estas tre bela cxef urbo de sinkiang .

    Kashgar logxas en nia koro

    Nia bacibaciatpoeto sromAlamaAMMAD IqbaIqbaltauntauglongetmontrisn volon ke islamaboj devas unigi. Kaj diris tion poezio

    Islamanoj devas kunigi por protekti la Sankta Domo (Makka) de la marbordo de la rivero Nilo en la dezerton Kashgar

  6. Ryszaeda Kwiatkowska

    Mi salutas vin el Pollando. Mi estas longe esperantistino .sed mi neniam cxeestis en Esperantaj mondaj Kongresoj. .tamen mi amas Esperanton kiu estas paca lingvo. Havu belan tagon kara Samideano.!

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Ankaŭ mi neneiam partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto. Estas feliĉe, ke nun oni povas uzi Esperanton per la interreto, kiu donas novan ŝancon al Esperanto.

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Koran dankon! Mi tre ŝatas vian belan landon, kiu estas preskaŭ tute verda, vidita en la mapo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *