Konu la mondon per Esperanto

作者 aŭtoro | 6 Februaro 2017

Esperanto celas egalan internacian kominikadon per neŭtrala internacia helpa lingvo. Ĉiuj lernantoj kaj uzantoj de Esperanto kontribuas al la realiĝo de tiu bela ideo.

Sed, kontribuante al la esperanta movado, oni ankaŭ povas profiti de tiu lingvo.

Esperanto estas fenestro, tra kiu ni povas rigardi la eksteran mondon; Esperanto estas ponto, per kiu ni povas inter-komunikiĝi kun popoloj en aliaj landoj. Per Esperanto, ni povas impresiĝi pri la evoluado de la moderna socio, koni la progreseman ideon de aliaj popoloj, kio estas utila al perfektigo de niaj penso kaj formiĝo de la ĝusta monda koncepto.

Certe, ĉiuj lingvoj estas fenestro kaj ponto. Sed Esepranton karakterizas almenaŭ du ponktoj:

Konu la mondon per Esperanto

Unue, ĝi estas facil-lernebla ol aliaj fremdaj lingvoj. Kvankam ĝi estas ankoraŭ nefacila por ĉinoj, tamen ĝi ja estas la plej ne-malfacila fremda lingvo.

Due, kvankam la parolantoj de Esperanto ne estas tro multaj en la mondo, sed ili disiĝas en diversaj lokoj kaj sociaj tavoloj, de Eŭropaj urboj al Afrikaj vilaĝoj, de profesoroj al laboristoj, kio helpas nin koni la buntan mondon per Esperanto.

Antaŭ la epoko de la interreto, oni internacie korespondis per poŝta servo malrapida kaj multekosta. La interreto faciligas la komunikadon al esperantistoj, kaj akcelas la aplikon de Esperanto. Per la interreto, oni povas libere esprimi siajn pensojn, tuj scii la okazaĵojn en la mondo, rapide kaj efike interŝanĝi informojn kaj opiniojn kun homoj en aliaj landoj. La esperantaj organizoj kaj personoj, kiuj loĝas en diversaj lokoj de la mondo, ne plu estas verdaj izolitaj insuletoj, sed nodoj de verda reto, kiu transdonas informojn, pensojn, ideojn per Esperanto, kio stimulas komunikadon, interkomprenon kaj amikecon inter popoloj el diversaj landoj de la mondo.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

学习世界语 放眼看世界

阅读次数 7.318 legintoj

本文评论数 1 komento pri “Konu la mondon per Esperanto

  1. Petro Desmet'

    Kondiĉo nepra: ke la interretkonektoj estu eblaj kaj liberaj.
    Feliĉe estas multe da eblecoj, en kazoj de malhelpo, transsalti la barojn! Ŝajnas ne plu eble vere efike bari!!!
    Ni danku interretan dion!!!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *