La 24 Sunperiodoj

La 24 sunperiodoj povas esti prenata kiel metodo por subtile dividi la sezonojn jene: dividu la ekliptikon(ŝajna orbito, laŭ kiu ni teranoj vidas la sunon laŭiri dum unu jaro ) en 24 partojn per 15° ekde 0°, (alidire, dividu unu jaron en 24 periodojn), surbaze de tag-ŝanĝoj, ŝanĝoj de vetero, kreskado de plantoj kaj bestoj, kaj agrikuturadoj,k.a. La nomoj de tiuj divid-punktoj estas Jieqi-oj(ĝje ĉi). Ekzemple, kiam la suno estas ĉe 315° , ni nomas la tagon per “Lichun( li ĉun 立春, la Komenco de Printempo)” el la Jieqi-oj. Lichun estas la unua Jieqi-o en la jaro, kaj Dahan(da han 大寒, Plej Malvarmego) la lasta.

Tiu maniero ekaperis antaŭ pli ol 2000 jaroj kaj perfektiĝis dum la dinastioj Qin-Han (221 a.K.- 24 p.K.) , kiam la baseno de Flava-Rivero estis la centro de politiko, ekonomio kaj kulturo. Tial la Jieqi-oj montras naturan kaj agrikulturan karakterojn de tiu regiono, kaj povas helpi agrikulturan produktadon. Iuj Jieqi-oj same kiel Qingming(ĉingming清明, Klaro kaj Brilo) , Dongzhi(dongĝi 冬至, Vintra Solstico) ankaŭ estas gravaj festoj en ĉina vivo.

La 24 Jieqi-oj estas gravaj partoj de ĉina tradicia kalendaro, kies monato estas kalkulata laŭ la rondiro de luno ĉirkaŭ la tero (luna kalendaro) kaj kies jaro estas kalkultata laŭ la rondiro de tero ĉirkaŭ la suno ( suna kalendaro). La funkcio de Jieqi-oj estas akordigi la du kalendarojn laŭ malsamaj rondiroj per aldoni superaj monatoj en jena rimedo: Unue dividu la Dudek-kvar Jieqi-ojn en du grupojn kun nombroj paraj aŭ neparaj, poste trovu la monaton sen par-numera Jieqi-o kaj prenu ilin kiel superajn monaton en la jaro.

La 24 Jieqi-oj estis aldonitaj en la Reprezentan Liston de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro dum la 11-a Sesio de Interregistara Komitato pri Protekto de Nematuraj Kulturaj Heredaĵoj sub UNESKO je la 30-a de novembro, 2016.

Jen la tablo de la Dudek-kvar Jieqi-oj:

Ĉina nomo Esperanta nomo Suna ekliptika

longitudo

Proksimuma dato laŭ suna kalendaro Signifo
立春LIchun Komenco de Printempo 315 3 aŭ 4, Feb La Printempo (tuj) komencas.
雨水Yushui Pluva Akvo 330 18 aŭ 19, Feb Pli abundas pluvokvanto.
惊蛰 Jingzhe Insekto-vekiĝo 345 5 aŭ 6, Mar Ektondras kaj insektoj vintrodormantaj estas vekitaj.
春分 Chunfen Printempa Ekvinokso 0(360)

 

20 aŭ 21, Mar La tago kaj nokto estas egalaj en tiu dato de Printempo.
清明 Qingming Klaro kaj Brilo 15 5 Apr La ĉielo fariĝas hela, klimato varmeta kaj herboj verdiĝas.
谷雨 Guyu Grenpluvo 30 19 aŭ 20, Apr Pli multiĝas pluvoj, kio tre favoras al plantoj.
立夏 Lixia Komenco de Somero 45 5 aŭ 6 ,Majo La somero (tuj) komencas.
小满 Xiaoman Grajnoformiĝo 60 21, Majo Tritiko kaj aliaj someraj plantoj ekmaturiĝas.
芒种 Mangzhong Grenmaturiĝo 75 5 aŭ 6, Jun Tritiko, hordeo kaj aliaj plantoj havantaj aristojn ekrikoltas. Aŭtunaj plantoj semas.
夏至 Xiazhi Somera Solstico 90 21 aŭ 22, Jun Venas varma somero. La tago tiam estas la plej longa en la jaro, kaj poste la tago pli mallongiĝas.
小暑 Xiaoshu Varmego 105 7 aŭ 8, Jul La vetero fariĝas varmege.
大暑 Dashu Plej Varmego 120 22 aŭ 23, Jul La plej varmega tempo en la jaro.
立秋 Liqiu Komenco de Aŭtuno 135 8, Aŭg La Aŭtuno (tuj) komencas.
处暑 Chushu Retiriĝo de Varmego 150 23, Aŭg Finiĝas varmegaj tagoj, la temperaturo pli kaj pli malaltiĝas.
白露 Bailu Blanka Roso 165 7 aŭ 8, Sept Roso ekaperas pro malaltiĝanta temperaturo.
秋分 Qiufen Aŭtuna Ekvinokso 180 23, Sept La tago kaj nokto estas egalaj en tiu dato de Aŭtuno.
寒露 Hanlu Malvarmega Roso 195 8, Okt Pli malaltiĝas la temperaturo kaj abundas malvarma roso.
霜降 Shuangjiang Prujnofalo 210 23 aŭ 24, Okt Prujno ekaperas.
立冬 Lidong Komenco de Vintro 225 7 aŭ 8, Nov La Vintro (tuj) komencas.
小雪 Xiaoxue Neĝo 240 22 aŭ 23, Nov ekneĝas.
大雪 Daxue Neĝego 255 7 aŭ 8, Dec Multe kaj dense neĝas, la tero akumuliĝas neĝamaso.
冬至 Dongzhi Vintra Solstico 270 22, Dec Venas frosta vintro. La tago tiam estas la plej mallonga en la jaro, sed poste la tago pli longiĝas.
小寒 Xiaohan Malvarmego 285 5 aŭ 6, Jan La vetero fariĝas malvarmege.
大寒 Dahan Plej Malvarmego 300 20, Jan La plej malvarmega tempo en la jaro.

sinjoro Chen Yinhua, la aŭtoro

阅读次数 1.785 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *