La Besto-Farmo

作者 aŭtoro | 1 Februaro 2017

La Besto-Farmo, fama politika fablo, verkita de de George Orwell, angla verkisto, estis eldonita en la jaro 1945. La novelo aludas la rusan revolucion en la jaro 1917 kaj Sovetunion regitan de Stalin.

La novelo estas tradukita al multaj lingvoj, inkluzive la ĉinan kaj Esperanton.

La rakonto okazis en bieno. Maljuna porko diris, ke por la feliĉo de la bestoj, la homoj devas esti forpelitaj. Post kelkaj tagoj de la morto de la maljuna porko, la malsataj bestoj revoluciis, gviditaj de aliaj du porkoj. Ili forpelis la homojn, kaj ŝanĝis la nomon de la bieno al “Besto-Farmo”. Ne plu regitaj de homoj, sekvante la principon “Ĉiuj bestoj estas egalaj”, la bestoj mem regis la bienon, kaj komencis vivi feliĉe.

flago de la besto-farmo

Sed post ne longa tempo, la du porkoj komencis lukton por la potenco. La malvenkinto estis deklarita kiel malamiko, kaj la venkinto havis pli kaj pli grandajn povojn, kaj gajnis pli kaj pli multajn specialajn traktojn. La principo “Ĉiuj bestoj estas egalaj” estis ŝanĝita al “Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed kelkaj bestoj estas pli egalaj ol la aliaj.” Bestoj esprimintaj malsamajn opiniojn estas mortigitaj. La porkoj fariĝis nova tavolo kun privilegio, kaj finfine ili ŝanĝiĝis al tute samaj regantoj kiel homoj. La bestoj denove komencis vivi mizere.

Oni povas aĉeti tiun libron ĉe UEA:
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=2098

La Besto-Farmo en la Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Besto-Farmo

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

阅读次数 4.601 legintoj

本文评论数 3 komentoj pri “La Besto-Farmo

  1. kris dee

    ĝi traktas de komunistaj sistemoj, de kiuj komunista ĉinio estas parto.Evidente membroj de via reghistro ne legis ĝin. Se ili legis ĝin, ili ne donas permiso por ĝi publikita en ĉinio

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Ili opinias, ke tiu libro aludas nur Sovetunion regitan de Stalin, sed ne aliajn komunistajn ŝtatojn.

  2. Petro Desmet'

    Bona resumo, bona klarigo, bona propagando.
    Sed… estus bone kaj utile ree kaj ree relegi verkitan tekston… kaj korekti la tajperarojn, kara!
    Korekto: la verkitajn tekstojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *