La Ĉinaj Lingvoj

Kiom da lingvoj ekzistas en Ĉinio? Tio ankaŭ estas problemo sen certa respondo. Laŭ la verko “ La Lingvoj en Ĉinio” (eldonita en 2007) de Sun Hongkai 孙宏开 k.a., nun jam troviĝas 129 lingvoj distingitaj en Ĉinio, uzataj de 56 nacioj. Tamen en la artikolo “ Lingvoj en la Vivo (II)” (publikita en Novembro,2011) de Yuan Zhongrui k Song Jianmin, nur estas ĉirkaŭ 80 lingvoj en Ĉinio.

La ĉinaj lingvoj ĉefe apartenas al 5 lingvo-familioj. Jena tablo estas laŭ Sun Hongkai.

Lingvo-familio La nombro
de lingvoj
en Ĉinio
ekzemplo
Ĉinotibeta 76 han-a(ĉina), tibeta, yao(jaŭ)-a, miao-a(miaa,monga), yi(ji)-a, jingpo(ĝjingpo)-a, sulong-a, zhuang(ĝŭang)-a, dong-a, achang(aĉang)-a, xiandao(ŝjandaŭ)-a
Altaja 21 ujgura, kazaĥa, tu-a(mongura), mongola, manĉura, hezhe(heĝe)-a
Aŭstronezia 16 aŭstronezia, amei(amej)-a (amisa), bunong-a(bununa),
Sudazia (Aŭstralazia) 9 aŭstralazia, jing(ĝjing)-a(vjetnama), wa(va)-a
Hindeŭropa* 1 taĝika lingvo
Kreolaj Lingvoj 5 wutunhua(vutun-parolo), daohua(daŭ-parolo)
Nedifinita 1 korea lingvo

*Noto: Iuj ĉinaj rusoj ankoraŭ posedas la rusan lingvon, kvankam multaj parolas han-e. Tial iuj opinias ke en Ĉinio estas du hindeŭropaj lingvoj (taĝika kaj rusa).

En la 129 lingvoj, pli ol 100 lingvoj estas aŭ estos mortantaj. Ekzemple la parolantoj de mulao(mulaŭ)-lingvo estas nur du maljunuloj kun aĝo pli ol 80 jaroj. Iuj lingvoj same kiel manĉura, hezhe(heĝe)-a,sulong-a k.a. nur havas po malpli ol cent da parolantoj.

Laŭ la ĉina konsititucio, ĉiuj nacioj havas rajton uzi kaj disvolvi siajn lingvojn. En gravaj tutlandaj kongresoj , estas uzataj 8 lingvoj, kiuj estas la lingvoj han-a, mongola, tibeta, ujgura, kazaĥa, zhuang-a, korea kaj yi-a ( la antaŭaj 5 lingvoj troviĝas ankaŭ sur la ĉina mono Renminbi) . En naciaj aŭtonomaj regionoj, komunuaj lingvoj estas ĝenerale uzataj en vivo kaj laboro laŭleĝe.

Lingvoj de nacimalplimultoj estas uzataj en edukado, eldonado, publikado, filmado, elsendado k.a. Laŭ blanka libro de ĉina registaro ( Septembro,2009), en nuna Ĉinio, pli ol 20 lingvojn de nacimalplimultoj uzas 38 eldonejoj (en 26 lingvoj), 154 radio-televidaj stacioj (en 21 lingvoj). Ekzistas pli ol cent ĵurnaloj kaj revuoj publikigataj en lingvoj de nacimalplimultoj.

Putonghua(Norma han-lingvo) estas disvolvata de la tutlanda registaro, kiu estas tutlanda oficiala lingvo kaj kies prononco estas bazata sur Beijing-parolvoĉo. La nomo “Putonghua” havas signifon “ĝenerala aŭ komuna lingvo”.

Moderna han-lingvo havas 10 dialektojn laŭ nova studo. La dialekto Beifanghua, alinome Guanhua(gŭanhŭa 官话), havas la plej grandan nombron da parolantoj kaj estas la bazo de norma han-lingvo Putonghua. Aliaj dialektoj ĉefe estas en suda Ĉinio, kiuj havas rilaton kun klasika han-lingvo. Ili estas Wuyu(u-ju), Minyu(min-ju),Jinyu(ĝjin-ju), Yueyu(jve-ju), Kejiahua(ke-ĝja-hŭa), Ganyu(gan-ju), Xiangyu(ŝjang-ju), Huiyu(huj-ju), Pinghua — ordigitaj laŭ la nombro de parolantoj.

sinjoro Chen Yinhua, la aŭtoro

阅读次数 1.713 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *