PDF-libro, bela sed ne oportuna

作者 aŭtoro | 16 Novembro 2016

Imitaĵo de Libro de bamboaj pecoj en antikva Ĉinio

Mi estas legema. Mi ĉiam legas, eĉ atentante aŭtobuson aŭ renkontiĝon. Kompare kun antikvaj ĉinoj, kiuj kunportis libron faritan per bambuaj pecoj, mi estas feliĉa kun la malpeza papera libro.

La disvolviĝo de scienco kaj tekniko pli faciligas la legadon. Poŝtelefonoj, elektronikaj legiloj kaj aliaj elektronikaj epikaĵoj kun malgranda ekrano, kiujn oni povas facile kunporti kaj preni per unu mano, kapablas enteni pli ol mil librojn! En la reto estas multaj senpagaj aŭ malmulte-kostaj legaĵoj, kiujn oni povas elŝuti kaj legi per porteblaj elektronikaj epikaĵoj.

Elektronika legilo, kiu povas enteni librojn pli ol mil

Sed estas bedaŭrinde, ke esperantistoj iras tre malproksime post la tekniko.

Temante la elektronikan libron, multaj esperantistoj konsideras antaŭ ĉio nur la formon PDF. En la reto preskaŭ ĉiuj libroj kaj gazetoj en Esperanto estas de la PDF-formo.

La formo PDF aperis en jaro 1993, kiam ankoraŭ ne estis epikaĵo kun malgranda ekrano, kiun oni povis enpoŝe porti kaj per kiu oni povis legi.

Libroj aŭ gazetoj en PDF-formo estas tre belaj kaj aspektas kiel veraj paperaj legaĵoj en la komputilo aŭ tabula komputilo. Sed legado dum longa tempo sidi antaŭ komputilo estas granda turmento al la korpo, kaj tabula komputilo ne estas tiel oportune portebla kiel poŝtelefono. La poŝtelefono kaj elektronika legilo estas pli oportunaj por legi iam ajn kaj ie ajn.

Apud papera eldono, UEA aperigas la revuon “esperanto” ankaŭ en PDF-formo. Sed mi neniam tra-legas ĝin. Ĉar la PDF-formo havas gravan mankon: en la malgranda ekrano, ĝi ne povas faldi la longan linion kaj ne povas denove komposti la paĝon. Legante librojn en malgranda ekrano, la leganto devas tiri la paĝon dekstre maldekstren, kaj inverse foje refoje. Kvankam estas propgramoj, kiuj povas denove komposti la paĝon, tamen ili ofte konfuzas la paragrafon kaj paĝon.

Fakte nun jam aperas nemalmultaj formoj de elektroina legaĵo, kiuj estas oportunaj por legiĝi per malgranda ekrano.

La plej simpla formo estas txt, kiu enhavas nur tekston, sen formulo, sen bildo kaj tabelo, sed ĝi povas esti bone rekte legita en ĉiuj komputiloj, poŝtelefonoj kaj elektronokaj legiloj. Dissendante novelojn, romanojn, poemarojn aŭ lernolibrojn, oni povas elekti tiun formon, por ke viaj verkaĵoj povas trafi pli multajn legantojn.

Se vi dissendas gazetojn kun fotoj, aŭ lernolibrojn kun tabeloj, eĉ sonoj, vi povas elekti la formon EPub.

La malsamaj aspektoj de la du formoj en la sama poŝtelefono.

EPub estas malferma normo. Ĉiu povas fari librojn en tiu formo per senpagaj programoj. EPub-libro estas legebla per komputilo, tabula komputilo, poŝtelefono kaj elektronikaj legiloj.

EPub kaj TXT povas aŭtomate denove komposti la paĝon laŭ la grandeco de la ekrano, kaj montras la kompletan frazon en malgranda ekrano. Plue, tiuj du formoj ankaŭ povas facile ŝanĝiĝi al aliaj formoj, ekzemple mobi, doc, docx, rtf, azw, chm, PDF ktp. Fakte ĉiuj superaj formoj povas tran-formiĝi inter si.

Aktuale, laŭ mia scio, inter la famaj esperantaj gazetoj, nur la “Monato” kaj “La Ondo de Esperanto” havas version EPub.

PDF bone funkcias en la komputila ekrano, sed ĝi estas ne oportuna en malgrandaj ekranoj de la aktualaj modernaj epikaĵoj pro la malfacila legado. Farante elektronikajn librojn aŭ gazetojn, oni devas konsideri unue la leg-eblecon antaŭ la aspektan belecon.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

这个页面的文字是世界语,内容是世界语电子书格式的讨论。
This is website in Esperanto, the most widely spoken constructed international auxiliary language.

阅读次数 10.251 legintoj

本文评论数 5 komentoj pri “PDF-libro, bela sed ne oportuna

  1. Fabián

    Prave! Mi samopinias, Epub estas multe pli taŭga ol la malnova PDF. Ekzemple mi uzas la faman elektronikan legilon “Kindle” kaj se mi havas PDF arkivon mi ĉiam devas ŝanĝigi ĝin al .Mobi kaj ofte okazas problemojn.

  2. Enrique

    Anstataŭ plendi pri la aferoj kiuj ne ekzistas, pli bone ni ĝuu tion kio ekzistas. Mi lernis Esperanton en 1959 kaj mi uzis Esperanton dum 57 jaroj. Tiam mi neniam plendis ke mi ne havis Esperanton en Interreto, aŭ eĉ ke Interreto ankoraŭ ne ekzistis.

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Sed la Epub-formo jam ekzistas dum longa tempo. Ĝi ne estas afero ne ekzistanta, kaj ĝi ne estas nova tekniko.

  3. Andr Min

    Jen mi rekomendas al via atento ankaŭ la artikolon «Bitlibra revolucio» de fama esperantisto Sergio Pokrovskij, kie li priskribis diversajn formojn de elektronikaj libroj: http://archive.is/U3mNw

    (La artikolo estis publikigita en La Ondo de Esperanto, n-ro 257 (2016:3), p. 10–11; n-ro 258+259 (2016:4,5), p. 16–20; n-ro 260 (2016:6), p. 15–20.)

  4. Andr Min

    Mi volas aldoni al la temo, ke krom la formo EPuB (.epub), pri kiu vi diras ĉi tie, ekzistas ankaŭ preskaŭ la sama oportuna formo de elektronikaj libroj, t.e. FictionBook (.fb2). Bonvolu legi pri ĝi ekzemple ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/FictionBook ).

    Jen kion oni skribas pri ĉi tiu afero en esperanta Vikipedio:
    ___________________
    《FictionBook, aŭ esperantigite Fikŝenbuko, estas libera normo de bitlibroj, bazita sur XML, kreita de Demetrio Gribov (Дмитрий Грибов), Miĥaelo Macnev (Михаил Мацнев) kaj la reta komunumo, populara en Ekssovetio. Konforme al sia nomo anglalingva tiu normo estas destinita por bitlibroj beletraj; tial ĝi malhavas rimedojn necesajn por sciencteĥnika literaturo (formulojn ktp; kvankam ja disponeblas la superaj kaj subaj indicoj).
    Ekzistas grandaj ciferecaj bibliotekoj da bitlibroj en tiu formo (precipe, sed ne nur, ruslingvaj). Ekz-e Flibusta; aŭ la reta biblioteko Либрусек, entenanta 340 mil librojn de 158 mil aŭtoroj, sume 911 gigabajtojn, inter ili 123 librojn esperantajn en fb2 (laŭ la stato je 2014-11-03).

    La plej simila alia dosierformo bitlibra estas ePub. La plej evidenta diferenco estas, ke, ePub realigas DRM. Bitlibro en ePub konsistas el pluraj dosieroj kunpakitaj; tamen la ePub-pakaĵo kutime estas pli granda ol zipita fikŝenbuko.
    La koncepta diferenco konsistas en tio, ke ePub relative pli multe atentas la eksteran prezenton, dum Fikŝenbuko pli atentas la semantikon de tekstopecoj: ekz-e Fikŝenbuko havas apartajn rimedojn por moto, versoj, piednotoj ktp.》
    _____________________

    Ankaŭ mi devas aldiri, ke en diversaj OS ekzistas multe da aplikaĵoj por legi la elektronikajn librojn, kiuj uzas ĉi tiu formon. Ekzemple AlReader, Calibre, CoolReader, FBReader , MoonReader ktp. Ekzistas ankaŭ (krom jam nomata la plej granda flibusta.is) multe da retbibliotekoj, kie libroj Esperante en ĉi tiu formo estas facile troveblaj kaj elŝuteblaj, ekzemple rulit.me, libros.am ktp.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *