Perlo en Koliero aŭ Tumoro en Vizaĝo?

de | 2018-04-05

kiam mi legas esperantaĵon, mi ne malofte renkontas tian frazon: Ŝi lavas al si manojn, li kovris al si la okulojn.

Laŭ mi, la vorto-grupo “al si” en tiaj frazoj estas tute superflua, kaj frazoj kun tiu vorto-grupo ofte estas strangaj kaj ne-naturaj. Ĉar “Ŝi lavas la manojn” kaj “Li kovris la okulojn” jam sufiĉe kaj klare esprimis la sencon.

Tre eble iuj plendis, ke la frazo “Ŝi lavas la manojn” ne klare montris, kies manojn ŝi lavas. Sed dum komunikado, oni inter-kompreniĝas ne per sola vorto aŭ unu frazo, sed kompreniĝas per kun-teksto. Do, en rakonto, en kiu estas nur sole virino, la frazo “Ŝi lavas la manojn” sendube montras, ke la virino lavas la manojn de si mem, sed ne tiujn de aliaj. Se la manoj malpuraj estas de infano, certe oni diris “Ŝi lavas liajn manojn”. En la dua kazo, eĉ se oni diras “Ŝi lavas la manojn”, oni scias, kies manojn ŝi lavas.

Ankaŭ Zamenhof uzis tian esprimon kun la vorto-grupo “al si”. Mi pensas, ke eble en epoko de Zamenhof, oni inkliniĝis al ne-rekta kaj eleganta esprimado, dum nun oni preferas rektan kaj koncizan esprimadon.

Kiam mi diskutis tiun problemon kun ĉinaj esperantistoj, veterano de esperantisto, kiu firme gardis ĉiujn zamenhofaĵojn kaj pie adoras eŭropaĵojn, diris al mi, ke frazo kun uzado de “al si” estas elstara lumo de lingvo Esperanto. Ĝi, kiel perlo en koliero, pli beligas nian lingvon Esperanto!

Mi preferas simplan kaj rektan esprimon, nome, por la sama signifo, mi elektas la plej mallongan frazon kun la plej malmultajn vortojn. Certe, tio estas nur mia persona prefero. Sed ŝajnas, ke la evolua tendenco de la lingvo estas simpligado, nome oni esprimiĝas per konciza kaj klara frazo.

Tial mi opinias, ke tia uzado de “al si” ne estas perilo en koliero, sed tumoro en vizaĝo de belulino!

2 komentoj pri “Perlo en Koliero aŭ Tumoro en Vizaĝo?

  1. gajo

    kara amiko Solis,mi multe konsentas kun via opinio ke oni nun inklinighas esprimi per senperaj kaj simplaj vortoj kaj frazoj forige de tiuj superfluaj vortoj laweble.
    Esperanto estas ne nur de europo kaj devas aparteni al la tuta mondo!iuj esprimmanierj kun iuj lokaj karakterizoj ne chiam estas imitindaj.
    Esperanto kiel chiuj etnaj lingvoj senchese evoluadas en uzado chiutaga law tempopaso!
    ni kredas la veron ke popolo diras,Dio diras!
    sciu,kara amiko Petro diris tre bone:chio,kio obeas la fundamenton kaj sekvas la logikan rezonadon,estas ja perfekta Esperantajho!
    chu ne?kion vi opinias?

    Respondi
  2. Petro Desmet'

    Multe pli logika kaj eleganta frazo, laŭ mi:
    Ŝi lavas (purigas?) siajn manojn!
    Tiam la, vere iom knara, “al si” malaperas kaj glatiĝas.
    Sendube ankaŭ la simpla esprimo estas trovebla ĉe Zamenhof.
    Mi serĉos.
    Vi pravas pri zorgado por simpleco!

    En Ekzerco 15:
    Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon…
    En Ekzerco 18:
    Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro.

    Ne jam tute kion vi serĉas, sed mi daŭrigas serĉadon.

    Kaj vi pravas se vi diras ke “la” sufiĉas danke al la kunteksto.
    En Ekzerco 26:
    Mi metis la manon sur la tablon.
    Tute klare temas pri “sia” mano, kaj ne tiu de alia persono!

    Kara amiko: legu foje la Ekzercaron de la Fundamento! Mi ja sendis ĝin al vi, la Ĉinan version.

    Post laborado en la ĝardeno ŝi eniris la domon, manojn lavis kaj ekpreparis la tagmanĝon.
    Bonan apetiton!

    Tiu esprimo kun “al si” estas verŝajne Slavismo. Tamen mi konas unu ekzemplon kie ĝi taŭgas.
    Kaj ĝi rilatas al Pasko!!! La Papo, en la ĵaŭdo antaŭ Pasko kutimas lavi la piedojn de dekduo da homoj (plej ofte malliberuloj) … laŭ, tiel oni diras, la ekzemplo de Jesuo. Tiam taŭgas la frazo: Li lavas al ili la piedojn. Ĉu ne?

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.