Propono

作者 aŭtoro | 1 Februaro 2017

Por via libereco kaj la estonteco de la homaro, ne aliĝu al la grupo malpermesanta retiriĝon, nek kredu la religion malpermesanta forlason. Tiaj grupoj rezultigas nur aŭtokration, kaj tiaj religioj alportas nur stagnon kaj mallumon!

rompu la katenon!

Same kiel ĉasaĵo falinta al en kaptilo, oni malfacile eskapas el tiaj grupoj kaj religioj. Timante la dekadencon kaj pereon, kaŭzitaj de foriro de la trompatoj vekiĝintaj, ili malhelpas la membrojn kaj kredantojn per timigo, persekuto, murdo ktp, krom regi la menson.

En grupoj, el kiuj oni ne rajtas retiriĝi, la sendependa pensado estas malpermesita, kaj la membroj nur povas obei blinde la ĉefon. Tiaj grupoj rezultigas nur aŭtokration. Aliĝi al tiaj grupoj estas helpo al malbono. Se tiaj grupoj regas la socion, estas nur du elektoj antaŭ oni: fariĝi aŭ subpremantoj, aŭ subprematoj. Honestuloj ne volas subpremi aliulojn, kaj liberemuloj ne volas esti subpremitaj de aliuloj.

La religio, kiun oni ne rajtas forlasi, rifuzas ŝanĝadon kaj evoluadon, intencante kateni la penson kaj vivan manieron de la aktualaj homoj, per la reguloj, iniciatitaj en malnova tempo. Kredi tiajn religiojn estas malprudenta elekto. Tiaj religioj alportas al la homaro malklerecon kaj mallumon. Konsiderinte la sorton de niaj posteluloj, ĉu vi povas akcepti kaj toleri tian estontecon de la homaro?

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

阅读次数 2.116 legintoj

本文评论数 4 komentoj pri “Propono

  1. kris dee

    Evidente vi parolas de la islama religio kiu malpermisas ilia kredantoj forlasi ilian religio mi ne konas iu ajn aliaj religioj kiu havas la sama doktrino.se vi loghis in xinjiang vi audis pri chi tio doktrino kiam vi parolis kun la uiguro populoj

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Mi ne temas nomon de iu ajn religio. 😉
      Sed legantoj povas mem pripensi, kiu religio estas tia.

  2. Nemaletega

    Eĉ se ne estus religioj, tio ankoraŭ rezultigus la aŭtokration en la politikaj aferoj precipe. Subpremanto aŭ subpremato estas parto de la homo mem, homo ja havas volupton, kiu stimulas sin mem por fari ĉion, oni diras, ke ne sekvu la preĝejon kaj sektanon sed sekvu kaj pripensu profunde la sanktan libron kvazaŭ kiel libro, kiun oni kredas por viva gvidado.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *