Se Ĉino Subite Malaperas el Facebook

作者 aŭtoro | 26 Marto 2017

Facebook estas bona loko por praktiki esperanton. Per Facebook, oni povas komunikiĝi esperante kun alilandanoj el la tuta mondo, kio alportas al ni diversajn informojn kaj opiniojn. Tio pli plibonigas nian spiriton kaj manieron de pensado.

Sed en Facebook mankas informoj el ĉinoj, kiuj okupas preskaŭ 20% de la tuta loĝantaro en la mondo. Do en Facebook mankas ankaŭ ĉinaj esperantistoj kaj informoj en Esperanto el Ĉinio.

Kio estas la kaŭzo?

Unue, en Ĉinio estas malmultaj parolantoj de Esperanto, inter kiu nur malmultegaj kapablas libere esprimi sian penson en lingvo Esperanto. Laŭ takso, estas nur malpli ol 1000 ĉinoj, kiuj povas paroli Esperante en diversaj niveloj. Ĉina veterano eĉ diris, ke estas malpli ol 100 bonaj parolantoj de Esperanto en Ĉinio. Memoru, ke en Ĉinio estas pli ol 1,400,000,000 ( 1,4 miliardo ) da loĝantoj!

Due, en la ĉef-tero de Ĉinio, nome Ĉinio sen regionoj Taiwan, Hongkon kaj Makao, oni ne povas rekte viziti la retejon Facebook.

La unua reta letero el Ĉinio

La unua reta letero el Ĉinio

La interreto eniris al en Ĉinio antaŭ 30 jaroj. En 14-a, septembro 1987, ĉina sciencisto emociiĝe sendis la unuan retan leteron al Germanio:

“Across the Great Wall we can reach every corner in the world”。( transpasinte la Grandan Muron, ni povas atingi ĉiun angulon en la mondo!)

Tiu sciencisto certe ne atendis, ke ĉinoj estos baritaj de nova Granda Muro, kiun oni rigardas Berlin-a Muro en la interreto.

Por bari la informojn en la interreto el aliaj ŝtatoj, kiujn la registaro opinias malutilaj, oni blokas multajn eksterlandajn retejojn. Aktuale, Google, Facebook, Twitter, Youtube, Twitter kaj multaj aliaj famaj retejoj, estas ne-viziteblaj en Ĉinio. Nur spertaj homoj povas viziti tiujn retejojn per programo prokurilo, kio postulas teknikojn de komputilo kaj reto, aŭ eĉ kroman elspezon. Oni uzas senpagajn programojn aŭ aĉetas servadojn, ekzemple Virtuala Privata Reto (angle VPN, Virtual Private Network), por rigardi la eksteran mondon. Tion oni nomas kiel “transiri muron”.

La antikva Granda Muro estis konstruita por rezisti al agreso de nomado. Nun la muro en la interreto estas por bari informojn el la okcidento.

Sed la programoj tre ofte estis malfunkciigitaj. Tial uzitaj dum kelkaj monatoj, la prokuriloj ne plu funkcias, kaj la uzantoj devas serĉi novan programon aŭ atendas la ĝisdatigon de la programoj. Se iu ĉina esperantisto subite malaperas, kaj ne plu respondas al vi, bonvole ne plendu pri lia foriro sen adiaŭo. La plej ebla kaŭzo estas la nefunkciiĝo de lia prokurila programo. Estas plej bone, ke vi interŝanĝu la retajn adresojn kun ĉinaj esperantistoj. Nun eĉ la servo de reta letero de Google (gmail) estas ne-uzeblaj en Ĉinio, kaj oni ne scias, kiuj aliaj retaj servoj estos malpermesitaj. Do estas plej bone, ke oni donu ne nur unu retan adreson, por teni la longedaŭran komunikadon kun ĉinoj en la reta epoko.

Por pli faciligi la interfluojn de informoj kaj interŝanĝon de pensojn, mi establis retejon Verda Reto, kies celo estas “koni ĉinion per Esperanto”. Sub ĉiuj rubrikoj de la retejo oni povas skribi ion por diskuti la rilatajn problemojn. Kaj speciale estas forumo, en kiu oni povas libere esprimi siajn opiniojn en Esperanto en la reta epoko.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

阅读次数 6.185 legintoj

本文评论数 2 komentoj pri “Se Ĉino Subite Malaperas el Facebook

  1. Marcionilo

    Vere gapigaj informoj kiujn mi ne konis. Nun kompreneblas kial kelkaj esperantisto el Ĉinio malaperis. 😮

  2. Ĵajro

    Kara! Pro tiu ni devas atingi iun en la registaro!!! Ne kontraŭbatali ĝin sed gajni ĝin pro niaj celoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *