Vojaĝu en Ĉinio per trajno vi ne bedaŭros!

Aŭtoro: HENRY Bruno

En Ĉinio la trajno estas tre bona transportrimedo por vojaĝi: praktika,rapida,akurata,pura,konforta,moderna,kaj ne tro kosta. La fervojreto kiu longas je 98 000 km estas unu el la plej vasta en la mondo. La trajnoj kuras en ĉiuj provincoj eĉ ĝis la insulo Hajnano en Suda Ĉinio kaj Lasao en Tibeto.

Ankaŭ eblas atingi Ĉinion per internaciaj trajnoj :

– de Parizo al Moskvo https://www.russiantrain.com

– de Moskvo al Pekino (tra Mandĉurio aŭ Mongolio) : https://www.travelchinaguide.com/ https://www.russiantrain.com

– de Ulaanbaataro al Pekino

– de Pjongjango al Pekino

– de Hanojo al Pekino

– de Almato al Urumĉio

– de Honkongo (Hung Hom) al Kantono,Ŝanhajo kaj Pekino

Mi tre plezure trajnvojaĝas en Ĉinio ĉar estas momento malkovri la ĉinan popolon kiam la homoj estas malstreĉaj kaj disponeblaj por aliaj homoj! Ankaŭ la pejzaĝoj ĉirkaŭ la trakoj estas tre belaj kaj variaj en la kamparo kaj montaro.

Ĝenerale la stacidomoj situa proksime de la urbocentroj. Busoj,subtrajnoj kaj taksioj atingas ilin.

Pli bone ke vi antaŭ 10 tagoj aĉetu bileton kaj rizervu lokon en la trajno ĉar multaj homoj vojaĝas en Ĉinio. Preferinde ne vojaĝu per trajnoj okaze de la printempa festo ĉar ili estas plenplenaj. Se vi volas vojaĝi en tiu epoko rizervu unu monaton antaŭe. Eblas âceti la bileton en stacidomo kaj urbgiĉetoj aŭ per interreto sed iom pli kosta: https://www.ctrip.com (en 17 lingvoj!). Vi devas montri vian pasporton al la bilet-vendisto, ĉar oni notas vian nomon kaj numeron de la pasporto sur la bileton.

En granda urbo mi konsilas al vi ĉiam alvenu almenaŭ 30 minutoj,kun viaj aĉetita bileto kaj pasporto, ĉe la enirejo de la stacidomo antaŭ la ekiro de la trajno, ĉar oni devas en iom longa vico trapasi kontrolojn de biletoj kaj de bagaĵoj en laser-tunel-skanilo. Poste eblas aĉeti iom da manĝaĵo kaj trinkaĵoj en butikoj ene de la stacidomo. La trajn-horaro aperas sur granda tabulo kun la numero de la trajno, horo kaj trako kun la destin-loko en ĉina skribaĵo. Vi trovas la traj-numeron kaj horon sur la bileto. La pasaĝeroj atendas en granda atendejo kie estas proksime necesejo kaj akvovarmigilo kun krano por preni iom da varma akvo por la teo aŭ nudeloj. Kiam la trajno alproksimiĝas fervojisto malfermas elirpordon kaj kontrolas biletojn por iri al la kajo. Ĉe la pordo de la pasaĝer-vagono konduktoro ankaŭ kontrolas la biletojn kaj montras kie estas via kuŝloko aŭ sidloko. En longa trajno laboras ĉirkaŭ 50 fervojistoj por via komforto, konduktoroj kiuj prizorgas purecon de la vagonoj kaj vekigas paŝaĝerojn antaŭ la cel-stacio, kuiristoj en restoracia vagono kaj riparisto de la diversaj ekipaĵoj.

Por ŝpari nokton en hotelo eblas uzi noktajn trajnojn kiuj veturas sur mezlongaj kaj longaj distancoj en la tuta lando. Tiuj trajnoj (kategorioj T, K kaj L) havas kuŝ-vagonojn kun litetoj ekipitaj de lit-tukoj, kovriloj kaj kap-kusenoj. Oni ŝanĝas la tukojn post uzado. En la malmola klaso estas 6 litetoj po kupeo sen pordo sed kelkfoje ekipitaj de kurtenoj inter la koridoro kaj la kuŝlokoj. La mola klaso estas pli luksa kaj konforta kun 4 litetoj po kupeo kaj pordo kiun la pasaĝeroj povas ŝlosi. En la kuŝ-vagonoj ĉiuj kupeoj de la du klasoj estas ekipitaj de termoso kiun oni povas plenumi per tre varma akvo disponebla ĉe krano en ekstremaĵo de la koridoro. Tiun akvon necesas por prepari la teon kaj nudelojn. Necesejo kaj lavabo ankaŭ situas ĉe ekstramaĵo de la vagono. En malmola klaso estas ankaŭ pasaĝer-vagonoj kun nur sidlokoj sed estas malkonforta se oni veturas dum longa tempo. Komence de via vojaĝo la konduktoro en kuŝvagono prenas vian bileton kaj donas al vi plastan karton. Kiam la trajno alproksimiĝas de la stacidomo kie vi elvagoniĝas la konduktoro vekigas vin kaj redonas al vi la bileton. Atentu ne perdu ĝin, ĉar kiam vi eliras de la stacidomo oni kontrolas vian bileton.

Mi konsilas al vi kunportu manĝaĵon kaj trinkaĵon por longa vojaĝo. Eblas ankaŭ aĉeti ilin ĉe la koridoro de la vagono kiam servisto puŝas ĉareton. La trajnoj kondukas restoraci-vagonon en kiu vi povas manĝi pli lukse sed ne tro koste.

La fulmrapidegaj trajnoj (kategorioj C, D, G kaj Z kun kuŝvagonoj) veturas ĉirkaŭ 200 – 300 km hore inter pli ol cent urboj sur speciala fervojreto je 22000 km, la plej longa en la tuta mondo ! Tiuj trajnoj estas tre konfortaj. Graciaj kaj afablaj stevardinoj servas al la pasaĝeroj. Vi povas aĉeti de ili trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. La trajnoj enhavas tri klasojn: unua klaso, dua klaso kaj la negoca klaso « Business ». Kompreneble estas necesejo kaj klimatizado en ĉiuj vagonoj.

Mi mem preferas vojaĝi per nerapidaj noktaj trajnoj (kategorioj T, K kaj L), ĉar laŭ mi ili estas sufiĉe rapidaj, komfortaj kaj ne tro kostaj kompare al aviadilo kiuj multe pli poluas la aeron. Mi estas emerito kaj havas tempon por vojaĝi sen tro damaĝi nian vivmedion.

Prezoj de biletoj :

Ekzemple de Pekino al Kantono 2475 km, rapidegaj trajnoj ĉirkaŭ 8H00, ne rapidaj trajnoj 21H00. Fulmrapidega trajno 2a klaso = 862 CNY; 1a klaso = 1 380 CNY; klaso negoca « Business » = 2 724 CNY.

Kuŝvagono malmola klaso = 456 CNY; mola klaso =784 CNY.

Sidloko malmola = 251 CNY; sensidloko = 251 CNY.

1 EUR = 7,77 CNY

Trajnhoraroj kaj informoj:

https://www.chinahighlights.com/china-trains

http://www.china-train-ticket.com

https://www.travelchinaguide.com/china-trains

https://www.ctrip.com

www.seat61.com

www.shike.org.cn

www.tielu.org

https://www.russiantrain.com

Bonan vojaĝon !

la aŭtoro, sinjoro HENRY Bruno

reveni al Gvido al Ĉinio

阅读次数 1.455 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *