Mi eksentas kompaton al la azeno.
Azeno aŭskultis grilon, kiu ĉirpadis ĉe kampa vojo. La azeno tute ravita de l' bela muziko demandis la malgrandan muzikiston de l' aŭtuna kampo per kio li sin nutras.
"Mi vivas simple per roso." respondis la grilo. La azeno do decidis, ke li ankaŭ vivu per roso, ĉar li ekvolis havigi al si tiel belan voĉon, kiel la grilo. La azeno baldaŭ mortis pro malsato.