la komerco ne bezonas iun ajn modelon

作者 aŭtoro: 西安世界语协会王天义, 发表于 afiŝita je Thursday, August 25, 2022, 08:47 (603天前) @ 雁过留声

Delonge mi tenas min nepropaganda. Kial? ĉar la komerco ne bezonas iun ajn modelon, kaj ĉiu havas sian vojon, kiu ne estas kopiebla ĉe aliaj pro ĉiam variantaj kondiĉoj tiel ke la historio povas doni lecionon kaj referecon, sed ne povas doni modelon kaj ŝablonon.Fakte, iuj sekvis mian modelon, sed mi vidis ilian bankroton, ĉar la internacia komerco estas tre riska kaj danĝera komprare al la butikisto. Ni proponas praktiki kaj apliki Esperanton, sed ne alvoku lerni de iu komercisto. Mi estis laboristo, kaj tiam vizitis nian fabrikestron, esprimante mian deziron lerni Esperanton. Aŭdinte mian parolon, li taksis mian aspekton inteligenteca, kaj li akceptis mian deziron. Aliaj laboristoj en nia urbo aŭdis mian okazon, ankaŭ vizitis sian fabrikestron petante oficlernon aliurben, sed ilia fabrikestro forĵetis ilian peticion. Tio estas vivo ke la persona vojo ne estas komuna.

Amiko Solis diris al mi, ke ĉiuj esperantistoj estas utopiuloj. Mi respondas ke ne ĉe mi, ĉar mi estis tornisto kaj ellernis Eon dum la plana merkatismo antaŭ 1993.Ekde 1993 la laboristaro perdis sian mastrecon aŭ estis maldungita de la ŝtato. Ili ambaŭ estas metioj ĉe mi. Mi devis elekti vivrimedon por mi kaj mia familio, ĉu per unua metio tornista aŭ per la dua, lingvanto? Tiam mi ne havas mezvojon.Mi preferas al la dua, ĉar mi havas lingvan talenton, mi ne ŝatas fizikan metion.Tiam mi konsideris, ke ne gravas, se mi malsukcesus, mi revenos al la unua metio mia por mi kaj mia familio. Jen mi estas pragmatisto havanta sian idealon ne utopia.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum