Ĉielismo Wang Tianyi eklernis Esperanton en 1979

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Sunday, September 04, 2022, 21:46 (571天前)

Kial Ĉielismo Wang Tianyi estis premiita de UEA per diplomo pri Elstara Agado?BY:gsyAugust 30, 2022


En la fermo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, UEA anoncis 12 diplomojn pri Elstara Agado por la jaro 2022, inter kiuj estas la ĉina esperantisto Ĉielismo Wang Tianyi. Pro tio, El Popola Ĉinio intervjuis Ĉielismo Wang Tianyi -- prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) kaj honora prezidanto de Xi'an-a Esperanto-Asocio.
Kial vi estas premiita de UEA per la diplomo pri Elstara Agado?
Laŭ mi, mi estis premiita ĉefe pro la sekvaj kialoj:
Unue, ĉar Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF), kie mi estas la estrano, estas la nura vigla Esperanta fakgrupo gvidata de aziano inter la grupaj membroj de UEA. Tamen, tio estas ne nur mia kontribuo. La grupo estas vigla ĉefe pro la fakto, ke la malneta enlanda produkto de Azio okupas la unuan lokon en la mondo.
Due, dum la pandemio, mi kontinue okazigas retajn Esperanto-kursojn. Ĝis nun jam estis okazigitaj pli ol 148 tiaj kursoj. Partoprenis en la kursoj pli ol 6 000 homoj. Estas invititaj al la kursoj Esperantaj fakuloj el diversaj landoj. Tiaj retaj kursoj helpas disvastiĝon de Esperanto en Ĉinio kaj altigas la lingvan nivelon de ĉinaj esperantistoj. Tio estas bonvenigataj.

Pliaj informoj pri Ĉielismo Wang Tianyi

Ĉielismo Wang Tianyi eklernis Esperanton en 1979 kaj elstaras en negocado per Esperanto. Frue en la 1980-aj jaroj, Esperanto : El Popola Chinio


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum