Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, September 07, 2022, 20:50 (590天前)

Mi amas aroman osmanton.

Antaŭ dek kvin jaroj, mia amiko Olda Bovo donacis al mi aroman osmanton, kiu havas la alton de 2 metroj kaj luksan frondaron.

Mi lokas la planton en mia kabineto kaj zorge flegas. Mi taksas ĝin trezoro pro tio, ke ĝi donas florojn kaj aromon ĉiusezone.

Jen venas la aŭtuno. La arbo estas jam ŝarĝita de oraj floretoj, kiuj trankvile verŝas riverojn kaj riverojn da delikata aromo, kiu balzamas la tutan kabineton.

Malkiel diversaj aliaj floregoj paradantaj per la superba aspekto, la floro de la
osmanto estas rizgrajne eta, sed ĝi povas elspiri delektindan fortan aromon kapablan ravi la tutan mondon.

Mi admiras la aroman osmanton pro ĝia modesteco, kaj des plie, pro ĝia dolĉa kaj trankvila karaktero.

(2022/9/7)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum