头像

伊朗德黑兰大学世界语商贸旅游论坛讲演日程安排

作者 aŭtoro: 王天义 ⌂ @, 来自 el: 陕西西安 Xi'an, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, January 10, 2022, 15:40 (1048天前) @ 西安世界语协会王天义

Saluton, karaj,

Ni ricevis anoncan informon pri tio ke Scienca Asocio de la Universitato de Tehrano pri Turisma Administrado kun helpo de la UEA okazigos dulingve (Esperante kaj perse) reteventon titolitan “Internacia retinariaro pri Turismo kaj Esperanto”.

La prelegoj estos jene:
1) “Komerco kaj Turismo”, s-ro Wang Tianyi, 12:30-13:30;
2) “Dezerto kaj ekoturismo”, d-ro Mohammad Mirei, 13:30-14:30;
3) “Psikologio je turismo”, d-ro Ghabbar Badashahi, 16:30-17:30;
4) “Esperanto-urbo: Herzberg kiel turisma allogaĵo”, s-ino Zsofia Zorody, 17:30-18:30;
5)
Gastiganto: s-ro Saman Kejvannia, magistro pri turisma administrado;
Teknika subtenanto: s-ino Rejhanse Kavusi, inĝeniero, magistro pri turisma administrado.

Dato: 13 januaro 2022, Ĵaŭdo;
Horo: 12:30-18:30 UTC;

Ligilo: https://us02web.zoom.us/j/82300075216
Pasvorto: esperanto

Oni povus spekti la kunvenon tra kanalo de UEA ĉe Youtube ankaŭ: https://www.youtube.com/UEAviva
IKEF-Estraro

PS: Ni konsilus al tiuj kiuj volus partopreni la retkunvenojn:
1/ Bv klare indiki vian nomon kun via landnomo en latinaj literoj. Ekzemplo: Enĥe_IKEF-MN_恩和;
2/ Bv fermi vian mikrofonon dum parolado de aliaj;
3/ La organizantoj preferas malfermitan kameraon de la partoprenanto.

--
西安希望世界语书店
http://shop.kongfz.com/34008


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum