URSO KAJ DU VOJAĜANTOJ

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, February 19, 2022, 09:06 (769天前)

URSO KAJ DU VOJAĜANTOJ

Kiam du vojaĝantoj iris preter arbaro, subite ili renkontiĝis kun urso.

Unu el la vojaĝantoj, kiu tuj rimarkis la urson, kuris al arbo apud la vojo, sorgrimpis ĝin kaj sin kaŝis en branĉaron. La alia ne havanta tempon por forsavi sin, falis teren kaj ŝajnigis sin mortinta.

Kiam la urso venis al li kaj ekflaris lin je la vizaĝo, li pene detenis la spiron, ĉar li estis aŭdinta, ke la urso ne tuŝas kadavron. Kiam la urso foriris, la homo, kiu estis sur arbo, sobiris al vojkamarado, kaj demandis lin ŝerce, kion la urso flustris al li.

Ĝi admonis min, — respondis la demandito — ke mi ne vojaĝu kun tia homo, kiu forlasas sian amikon en okazo de danĝero.

(2022.2.19)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum