Ĉu mi estas kiel Lei Feng ?

作者 aŭtoro: Max G., 发表于 afiŝita je Tuesday, September 20, 2022, 07:47 (556天前) @ Jadobela(李琳)

Kara Jadobela,

Jado estas mineralo uzata kiel juvelaĵo aŭ por ornamaĵoj. Ĝi estas tipe verda, kvankam ĝi povas esti flava aŭ blanka. Jado povas rilati al ĉiu el ambaŭ malsamaj silikatmineraloj: nefrito (silikato de kalcio kaj magnezio en la amfibolgrupo de mineraloj), aŭ jadeito (silikato de natrio kaj aluminio en la piroksenogrupo de mineraloj).

Jado estas konata pro sia dekoracia uzo en orientazia, sudazia, kaj sudorient azia arto. Ĝi estas ofte uzata en Latin-Ameriko, kiel Meksiko kaj Gvatemalo. La uzo de jado en Mezameriko por simbola kaj ideologia rito estis influita memstare maloftaĵo kaj valoro inter antaŭkolumbaj Mezamerikaj kulturoj, kiel ekzemple la olmekoj, la majaoj, kaj aliaj maljunegaj civilizoj de la Valo de Meksiko. ktp...

Eble ne ĉiuj scias tion...

Mi kredas, ke ni povas lerni unu de la alia pri io ajn. Kiel diras indiĝenoj, nia celo ĉi tie estas observi, lerni, kreski, ami, kaj poste reveni hejmen.

Eble ni simple bezonas rememorigi unu la alian iel. Vi vidos en la sekva ĝisdatigita video, kiom da nekredeblaj aferoj homoj elpensis, kiel bumerango, monda globo, sabla tempigilo, flugpilko, ... kiel vi ankaŭ pensis pri via jado-kolieron pro iuj evidentaj kialoj vi elektas dividi kaj montri tion :)


Salutojn el Hispanio kaj multajn dankojn pro via zorgo kaj iom da pacienco por la venonta video-ĝisdatigo.

Kore dankon por partopreno kaj fartu trę bone
m.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum