For haton!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, February 27, 2022, 21:31 (782天前) @ 枣庄E

Ĉu vi trovas necesa kaj amuza fari tion? Oni vidas nur la eksterajn brilojn, sed ne la internan mallumon. Ne gravigu bagatelon, fingropinte pitan! Verŝu oleon prefere sur ondojn anstataŭ sur fajron!

Mi havas nenian ideon ĉu aŭ ne ŝia koro gravedas je hato. Mi havas la impreson, kvazaŭ ŝia koro ĉiam kovas amon.

Sciu, ke vera amo ne konas prezon kaj meritas eternan admiron.

Mi nutras la esperon, ke ŝi estas malfalse homama.

Amo estas pokalo da nektaro, dum hato estas dozo da veneno.

For haton! Amikeca etoso saturu la Verdan Reton!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum