Flora

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 10, 2022, 10:04 (496天前)

Flora (Ĵurnalo 日记)

Frue en la mateno, je la sesa kaj duono mi ellitiĝis. Ekstere opakiĝis. Mi trarigardis la fenestron. "Ho, denove neĝas!" Tio estas la dua neĝo en la vintro. Neĝo kirliĝis pelata de la vento kaj dense disflugis tra la tuta ĉielo. Ĉio estis envolvita en blanka neĝo.

Mi kaj Flora ambaŭ forlasis la hejmon cele al la holmo. Al mi tre plaĉas fari promenon kaj preni freŝan aeron en neĝa tago.

Mi estis antaŭe, Flora malantaŭ mi, kun pendola lango, jen trotante jen haltante por snufi trunkojn jen levante sian postan kruron por pisi.

Sur la sinua pado kuŝis dika tavolo da neĝo. Subite mia piedo glitis kaj mi falsidiĝis. Mi falis sur la kokcigon! "Aj —" mi grimacis pro la doloro.

"Helpon! Flora, helpu min! Venu al mi, tuj, tujtuj!" mi manvokis en la direkton de Flora.

Audinte min, Flora unue konsterniĝis dum iom da tempo, poste kuregis plenrapide miadirekten. Ĉirkaŭsaltinte min kelkfojojn, ŝi alproksimiĝis al mi, poste snufis mian manon kaj lekis ĝin per sia tenera lango, fine ovris sian buŝon, firme tenis/prenis mian manikon per siaj dentoj, tiregante min.

Mi ŝtoniĝis de mirego. Mi neniam atendis, ke ŝi tiom komprenas homan aferon.

Mi sidiĝis, prenis ŝin en la genuojn. Miaj okuloj malsekiĝis. Mi ŝin lulis kaj glatumis, softante, "Bona filino, obeema filino, mi amas vin por ĉiam!"

......

Kiam mi hejmenrevenis kaj rakontis la okazintaĵon al mia edzino, ŝi, duone dube, duone surprizite, kvazaŭ ne kredante siajn orelojn, diradis, "Ĉu vere? Ĉu vere?"

"Mi ne mensogas!" mi diris firme. "Tio estas reala, ĝuste kiel vi kaj mi!"

(Verkis Sovaĝa Ansero 2022.12.10)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum