Memoro pri Zhu Mingyi 回忆祝明义同志
Surprizite mi informiĝis ke s-ano Zhu Mingyi forpasis en la lasta monato. De post emeritiĝo mi malofte loĝas en Beijing kaj nek ofte vidas esperantistojn tie. Mia kontakto kun Zhu Mingyi komenciĝis en 1983 kiam mi laboris en instituto en urbeto. Tiam mi provis verki libron pri Esperanta gramatiko (sufiĉe naive kaj senpripense pri mia kapablo, ĉu ne? -- kompreneble la verko ne sukceis.) Mi sendis mian manuskripton al ĈEL por sondi pri komentoj, ne atendante ian ajn respondon el tie. Tamen ekster mia atendo mi ricevis leteron de Zhu Mingyi, pri kiu mi nur scias la nomon, kun ekzemplero da PAG, kiu estis sia propraĵo. Li varme kuraĝigis min fari pli profundan studon kaj tiucele rekomendis PAG al mi. Mi estis ege kortuŝita, ke mi kiel komencanto ricevis helpon de veterana esperantisto kun kiu mi havis nenian kontakton ĝis tiam! Mi avide legis la libron. Post iom da tempo, li skribis al mi kaj petis min resendi la libron. Mi ankoraŭ ne bone komprenis la libron kaj faris ne sufiĉe da notoj. Tial mi demandis lin, ĉu mi povus legi ĝin dum iom pli da tempo. Li konsentis! Tiel mi tenis li libron kelkajn monatojn pli ĝis en aŭtuno mi vizitis Beijing kaj aĉetis ekzempoeron da PAG el la libro-servejo tie. Miaimprese, Zhu Mingyi malofte parolis pri "sindoneco", tamen mi trovis, ke li estas vere sindona esperantisto, modelo por ni ĉiuj.