Teksto
Teksto
En la Valo
En la valo estis kelkaj vilaĝetoj tre malgrandaj. Ĉirkaŭ la vilaĝoj estis la kampoj, kie la homoj laboris por kulturi la teron. Estis ankaŭ arbaro kaj paŝtejoj apud la monto. La monto estis malalta. Ĝi estis nur monteto. Supre, sur la monteto staris kapelo. Ĉirkaŭ la kapelo estis la tombejo. En la tombejo estis multaj tomboj kun ŝtonoj kaj arbetoj. La kapelo kaj la tombejo estis tute silentaj sur la monteto. Malsupre, sur la paŝtejoj ĉe la limo de la arbaro, bela fonto elŝprucis el la tero inter ŝtonoj. La akvo estis freŝa, pura kaj travidebla. Juna knabo venis ofte por trinki tie, kiam li estis soifa. Li estis dek kvin jarojn aĝa. Li estis paŝtisto kaj li paŝtis ŝafojn. Li havis ankaŭ hundon, por gardi la ŝafojn, se ili kuris tro malproksimen. La knabo, nun apud la fonto, estis ĝoja kaj li kantis gaje. Subite li ekaŭdis muzikan sonon. La malnovaj sonoriloj de la kapelo sonoris malrapide kaj malgaje. Li haltis en kantado kaj aŭskultis. Ankaŭ malgajan kantadon li aŭdis. Li ekvidis malproksime sur la vojo al la monteto multajn homojn, kiuj supreniris malrapide. La knabo ekkomprenis: iu mortis en la valo, kaj oni portas lin supren en la tombejon. Eble la panisto mortis, ĉar li estis malsana la lastajn tagojn.
La juna knabo pensis pri lia familio, liaj infanoj. Estas jam multaj tomboj ĉirkaŭ la kapelo, sed ĉiuj homoj malsupre en la valo, ĉiuj venos iam en la tombejon. Ankaŭ lin, la junan knabon, kiu kantas ĝoje la tutan tagon, oni prenos tien. Kiam? Li pensis longe pri tio. Nun la sonoriloj eksilentis, la homoj jam ne estis videblaj sur la vojo. Eble ili nun estis en la tombejo. Sur la kampo la ŝafoj trankvile sin paŝtis, kaj la hundeto kuris ĉirkaŭ ili.
请有兴趣的学员翻译,:做一个敢于孤立冲锋的无产阶级革命战士 冲锋不止,战斗不息 。