《MARTA 》(63)(64)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 18, 2023, 08:20 (465天前)

《MARTA 》(63)

Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj, konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.

Irante de la strato Dluga al la strato Swieto-Jerska, Marta havis nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serĉas ... Kaj tamen ... se mi povoscius! ...

Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:

— La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin. Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri pluaj mendoj.

Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra multego da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj, kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj, vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, — ĉio portis sur si la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis la okulojn, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta harmonio.

Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj, el la vizaĝo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaŭ la densaĵo, elsaltis al la juna virino rememoroj, verŝantaj en ŝian bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Ŝi ankaŭ iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, paŝadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro, deŝiradis rozojn de kliniĝantaj al ŝi arbetaĵaj branĉoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama hedero, kiel ĉi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj de la ardanta suno, verdan tendon, ĉiam pretan akcepti sub sian malvarmetan kaj freŝigan ŝirmon la amatan infanon de la domo!

Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuŝis kaj malaperis inter misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado de la patrina koro!


《MARTA 》(64)

Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn, kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, solecaj ... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj, simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj ... En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la malfacila, tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano ... Per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia buŝo parolis: fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj de la soleca ĉambreto.

Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis, ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan vizaĝeton.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum