车邻

作者 aŭtoro: 魏老师的翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, January 26, 2023, 09:45 (456天前)

车邻
有车邻邻,有马白颠。未见君子,寺人之令。
阪有漆,隰有栗。既见君子,并坐鼓瑟。今者不乐,逝者其耋。
阪有桑,隰有杨。既见君子,并坐鼓簧。今者不乐,逝者其亡。

Kaleŝo kuras
Nobelo urĝas, ke oni ĝoju plezuron kiel eble plej frue.

Kaleŝo kuras kun rulanta sono,
jen tirĉevalo blanka henas klare.
Antaŭ ol vidi la nobelan lordon,
atendas ni lian ordonon stare.

Sur monto kreskas verda vernis-arbo,
kaŝtanarbo staras sur la val-tero.
Ĉe l’ lordo sidas ni pacience
ludatas muzikiloj en leĝero.
“Se vi ne ĝuas la plezuron tuj nun,
vi ĉe grandaĝo mortos en mizero.”

Sur monto kreskas freŝaj morus-arboj,
la sveltaj poploj staras en la valo.
Ĉe l’ lordo sidas ni obeeme
apud la muzik-bando en la halo.
“Se vi ne ĝuas la plezuron tuj nun,
vi ĉe grandaĝo mortos en fatalo.”


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum