《诗经》国风•秦风•小戎

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, January 28, 2023, 09:23 (451天前)

《诗经》国风•秦风•小戎
小戎
小戎俴收,五楘梁辀。游环胁驱,阴靷鋈续。文茵畅毂,驾我骐馵。言念君子,温其如玉。在其板屋,乱我心曲。
四牡孔阜,六辔在手。骐骝是中,騧骊是骖。龙盾之合,鋈以觼軜。言念君子,温其在邑。方何为期?胡然我念之。
俴驷孔群,厹矛鋈錞。蒙伐有苑,虎韔镂膺。交韔二弓,竹闭绲滕。言念君子,载寝载兴。厌厌良人,秩秩德音。

Militĉaro
Edzino sopiras al sia edzo en militiro.

Malgranda lia militĉaro,
volvitas ĝi per led-striaro.
Tra ringoj iras bridrimenoj,
du ĉevaloj trotas sen ĝenoj.
Sidilon kovras tigra felo,
tirbestoj kuras sub vip-pelo.
Sopire al mia sinjoro
milda kiel gema trezoro,
mi sidas muta en kabano
kun koro en mizera bano.

Impone kvar stalonoj iras,
li ses bridorimenojn tiras.
Ĉevaloj nigraj du interas
kaj du flavaj bestoj eksteras.
Du drak-ŝildoj sidas ĉe po alo,
kunas bridoj, ringoj en paro.
Sopire al mia karulo
kun mola, tenera naturo,
mi espera, ke li rapide
revenu hejmen senhezite.

Kvar ĉevaloj trotas leĝere,
brilas tridenta lanc’ fiere.
Granda ŝildo belas plenbrave,
sagujo fela sidas pave.
Mi sopiras al li ja morne
ve, ĉu ensonĝe ĉu maldorme.
Kondutas ĉiam li kun mildo,
li estas homo kun bonvirto.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum