《MARTA 》(87)(88)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 30, 2023, 07:02 (446天前)

《MARTA 》(87)

Antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro kun morta angoro sur la vizaĝo, kun ruĝo de honto sur la frunto, kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo de ŝia imago.

Ĝi estas do vi, — diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu naskiĝis el ŝia propra spirito, — ĝi estas do vi, tiu sama virino, kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke ŝi laboros, ke per persisteco kaj energio ŝi trabatos al si vojon inter la homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via infano?

La virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo, skuata de ventegoj; anstataŭ ĉia respondo ŝi pli forte interbatis la manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: — mi ne estis kapabla! mi ne povoscias!

Ho, malkapabla estaĵo! — ekkriis Marta en siaj pensoj, ĉu vi estas do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensaĝa, ke ĝi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel malfortaj, ke ili ne povas ŝirmi per prizorgado eĉ unu malgrandan kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Ĉu vi povas do nun estimi vin mem?

La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian vizaĝon, kiu profunde kliniĝis.

El la ĝis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis larmoj kaj traverŝiĝis inter la fingroj, per kiuj ŝi kovris al si la vizaĝon.

— Vi ploras, panjo! — ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la seĝo. Ŝi stariĝis antaŭ la patrino, per okuloj duone mirantaj kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento, kaj subite ŝi malleviĝis sur la plankon, ĉirkaŭprenis per la malgrandaj brakoj ŝiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj ŝiajn piedojn kaj manojn. Marta forprenis la manojn for de la vizaĝo kaj sidis kelke da minutoj kiel ŝtonigita. La dolĉaj kisoj de la infana buŝo bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la varmega amo de tiu malgranda estaĵo, kiu genuis antaŭ ŝi, ŝiris al ŝi la koron kaj turmentegis la konsciencon ...

《MARTA 》(88)

Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.

— Dio! — ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, — donu al mi lokon sur la tero! almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune kun mia infano. Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!

Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj? Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ĝi deziris vivi kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne flami per honto antaŭ si mem ... Kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis! ne vere?

Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamika potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de la ŝin ĉirkaŭantaj eksteraj elementoj?

En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la malumon, kiu regis en la ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ.

La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare aĉetadis la objektojn por sia tualeto.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum