《MARTA 》(89)(90)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 31, 2023, 07:46 (451天前)

《MARTA 》(89)

Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro vidis ŝin denove en sia magazeno.

— Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, — diris la mastrino de la magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: — Mia dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone sinjoron Swicki!

Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.

— Sinjorino! — ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris antaŭ ŝi, — ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.

Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj lipoj ŝi perforte aperigis rideton.

— Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed ... mi ne bone komprenis la signifon de viaj vortoj.

— Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?

La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis mirigita aŭ konfuzita, ne ŝangis (ŝanĝis?) sian vizaĝesprimon plenan de afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante, poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris tre ĝentile:

— Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la afero.

La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino; ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo, faris al ŝi ĝentilan saluton.

《MARTA 》(90)

La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo:

— Fraŭlino Bronislavo! — ŝi diris, — ĉi tiu sinjorino deziras labori ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe. Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus por ni tre utila.

La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis kaj alproksimiĝis al la tablo.

— Jes, sinjorino, — ŝi diris, — depost la foriro de fraŭlino Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.

— Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, — mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.

Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.

— Certe, — ŝi diris, — se sinjorino nur scias altranĉadon ... Ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi, levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla atento.

La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson tute nesolveblan.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum