《诗经》国风•秦风•无衣

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, February 02, 2023, 09:20 (442天前)

《诗经》国风•秦风•无衣
无衣
岂曰无衣?与子同袍。王于兴师,修我戈矛。与子同仇!
岂曰无衣?与子同泽。王于兴师,修我矛戟。与子偕作!
岂曰无衣?与子同裳。王于兴师,修我甲兵。与子偕行!

Militirado
Kanto de soldatoj, kiuj dividas ĝojon kaj mizeron en militirado.

Ĉu vi ne havas veston vere?
Ni portas samajn la armaĵojn.
Antaŭ ol lukti ordonpele,
riparu ni glavojn kaj lancojn.
Batalos ni ja kuraĝ-ŝvele.

Ĉu vi ne havas veston vere?
Ni portas samajn la tunikojn.
Antaŭ ol lukti ordonpele,
riparu ni nun halebardojn.
Batalos ni brave fiere.

Ĉu vi ne havas veston vere?
Ni portas samajn la kirasojn.
Antaŭ ol lukti ordonpele,
ordigu ni nun militrobojn.
Batalos ni ĝis fin’ prefere.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum