《MARTA 》(97)(98)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, February 04, 2023, 07:06 (448天前)

《MARTA 》(97)

— Ŝi tamen trovis! — ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis. La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro tamen silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.

— Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la strato ... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la ordigo de la kuirejo ... poste mi denove revenas por kvin horoj en la magazenon ... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se ... se vi eble ... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble ... eble vi konsentus labori tie, kie ŝi nun laboras ...

La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.

— Fraŭlino Klaro, — ŝi ekkriis, — parolu, parolu pli rapide, mi ĉion konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.

— Ha, mia Dio! — ekkriis siavice fraŭlino Klaro, — kiel bonege do estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano ... kun tiu bela anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri la veron, efektive ... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc ...

— Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin okupas? — demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.

《MARTA 》(98)

— Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras ĉirkaŭ dudek virinoj, kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas laborenspezon ... tial ŝi ankaŭ pagas al ili ... estas honto kaj doloro paroli pri tiu pagado ...

— Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, — vive interrompis Marta, — mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.

— Kaj malplej donas, — malĝoje finis Klaro la frazon; — sendube, — ŝi parolis plue, — estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.

— Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja multe da libera tempo.

— Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni iru kune.

Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro parolis al Marta:

— Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per maŝinoj Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino Bronislavo, diris, ke Szwejc ekspluatas la kompatindajn laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi ne komprenas bone, kion tiu vorto signifas, sed ŝajnas al mi, ke se Szwejc faras maljustaĵon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole ŝia kulpo, sed ankaŭ la kulpo de iu alia ...

Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum