《MARTA 》(101)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, February 06, 2023, 07:18 (442天前)

《MARTA 》(101)

La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko, Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.

— Sinjorino Szwejc! — ŝi diris, — mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.

Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:

— Mi tre dankas sinjorinon ... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi ekpensis pri mia modesta laborejo, sed ... mi havas jam tiom da laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos ...

Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.

— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, — por kio vane perdi vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis ... la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?

Sinjorino Szwejc ekridetis.

— Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, — ŝi diris kun senŝanĝa dolĉeco, — vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte ...

— Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi mem, — interrompis Klaro; — mi volus nur, ke vi kiel eble pej rapide diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie ni iros al ia alia loko ...

Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon.

— La amo al proksimulo, — ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, — la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum