《MARTA 》(105)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 10, 2023, 07:28 (435天前)

《MARTA 》(105)

Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de vivo, kiam ili mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia malgaja laborejo.

Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj, kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj, simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj, sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj, inter kiuj iufoje per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto, kokardo aŭ simple peceto da ŝtofo; iufoje laĉo da koloraj koraletoj ĉirkaŭis la lokon, kvazaŭ spitante la truojn kaj flikojn de la talivesto, al kiu ĝi devis servi kiel ornamo. Kaj ĉiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj pli enigman vidaĵon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado, de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero. Tie fariĝis jam falo pasiva, ĉi tie ŝajne minacis ĉiumomente falo aktiva. Tiuj mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, ĉi tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima. Antaŭ tiuj estis malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj — morala marĉo.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum