《MARTA 》(109)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, February 14, 2023, 07:21 (431天前)

《MARTA 》(109)

— Dudek spesdekoj en tago ... spesmilo kaj dudek spesdekoj en semajno ... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc ... sep kaj duono da spesdekoj la pano kaj lakto por la infano ... sep kaj duono da spesdekoj la tagmanĝo ... por ĉiu dimanĉo restas jam nenio ...

Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.

— Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn ... al la butiko mi ŝuldas tri spesmilojn ... por la vendita pelto mi ricevis dekkvin ... restas kvin ... Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝis ... lignon mi nepre bezonas aĉeti ... al la infano ĉiam estas malvarme ...

Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.

Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta, humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la amasoj.

— Kvin spesdekoj kaj tri ... estas ok, kaj unu ... estas naŭ ... naŭ deprenite de dudek estas dek-unu ...

Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj ...

Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive tre proza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de malriĉeco ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum