《MARTA 》(110)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 15, 2023, 07:37 (429天前)

《MARTA 》(110)

Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan jaron. Ŝi levis la palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo, fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris per tremantaj lipoj:

— Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!

Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn ...

Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj, profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute kripla? Ĉu ĝi estas nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo, kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum