Teksto peni8 lernas

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 15, 2023, 09:51 (408天前)

Mia kara ĉina amiko,

Dankon pro via letero! Sed, bedaŭrinde mi ne ricevis vian leteron ĝstatempe, ĉar mi vizitis la familion de mia onklo dum la Kristnask Festo. Hodiaŭ matene mi revenis hejmen kaj legis vian leteron kun granda ĝojo.

Baldaŭ alvenos la Printempa Festo de via lando. Laŭ via letero, mi scias multe pri via Printempa Festo. Koran dankon al vi pro via prezentado. Nun mi parolu ion pri la Kristnaska Festo en nia lando.

Kiel mi komencu kaj prezentu la feston al vi? Ho, mi ĵus revenis de la hejmo de mia onklo, mi do priskribu, kiel la familio pasigis la feston, kaj eble tiamaniere, vi povus ricevi konkretan bildon de la festo.

La familio de mia onklo havis belegan Kristnaskan Feston en tiu ĉi jaro. La vesperon antaŭ la kristnaska tago, la infanoj metis siajn ŝuojn en la kamenon de la salono, laŭ la malnova kutimo de kelkaj nacioj. Dum longa tempo ili ne povis dormi en siaj litetoj, pensante pri tio, kion ili eble ricevos.

La kristnaskan matenon, tre frue, ili vekiĝis kaj leviĝis por iri en la salonon kaj vidi, ĉu iliaj ŝuoj estas jam plenaj. Tiaj ili estis, kaj ĝoje revenis la infanoj al siaj litoj por malfermi ĉiujn pakaĵetojn,kiujn ili trovis. Ĉiu havis diversajn objektojn, kaj ili montris al si reciproke la diversajn donacetojn, bombonojn, pupetojn, oranĝojn kaj tiel plu.

Dum la tuta mateno ili estis sufiĉe okupataj, ludante kune per la ricevitaj ludiloj kaj manĝante siajn bombonojn, sed posttagmeze ili baldaŭ malpacienciĝis kaj ne sciis, kion fari. En la salonon ili ne povis eniri, ĉar ĝiaj du pordoj estis ŝlositaj. Misteraj bruoj aŭdiĝis, kaj la infanoj venadis meti sian kapon kontraŭ la pordo por aŭskulti ilin.

Je la kvina horo la salonaj pordoj malfermiĝis, kaj antaŭ la enirantoj ĉarmataj staris belega abio ŝarĝita per multegaj ornamaĵoj, orumitaj nuksoj, pomoj, bombonaj kronetoj k.t.p. La arbo estis lumigata per multego da elektraj lampetoj ruĝaj, verdaj kaj bluaj. Sub la abio kuŝis ankoraŭ novaj donacoj por la infanoj, pli grandaj kaj pli belaj ol tiuj, kiujn ili ricevis la matenon en siaj ŝuoj. Ne nur por ili, sed ankaŭ por la gepatroj estis kelkaj pakaĵoj, kaj post kelkaj minutoj, ĉiuj, junaj kaj maljunaj, estis kontentaj, ridetantaj kaj dankantaj unu la alian.

Mia kuzo Paŭlo ricevis de sia patro bonegan tranĉilon kun malgranda segilo; mia kuzineto Lidio ricevis de mia onklino korbeton kun ĉio necesa por kudri: kudriloj, pingloj, tondilo kaj tondileto, fadenoj, kotono kaj silko diverskoloraj.

Mi ne memoras, kion ricevis la aliaj, sed mi nur scias, ke ĉiuj estis tre feliĉaj kaj tiun vesperon iris tre malfrue en la liton.

Kara amiko, ĉu vi ŝatas la Kristnaskan Feston en nia lando, leginte la priskribadon? Mi estas certa, ke vi ĝin ŝatos. Ja mi ankaŭ ŝatas la Printempan Feston en via lando. Ĝojan Printempan Feston al vi!

Saluton!

Sincere via,

【课文注释】

1. 本文是关于圣诞节的一封信。

圣诞节是西方许多国家最盛大的节日,其隆重程度与我国的春节不相上下。

12月25日是基督耶稣的诞辰,信奉基督教的人们把这一天作为纪念耶稣的日子,后来逐渐演变为一个盛大的节日。现在,西方许多民族都把这一天作为一个传统的节日来欢度,至于其中的宗教因素,人们倒不一定很看重。

西方是怎样度过圣诞节的,本文作了很生动地描述。

2. bedaŭrinde: 抱歉地。

3. Printempa Festo: 春节,这是我国的传统节日。

4. priskribi: 描写,描述。由介词pri和动词skribi合成。

5. pasigi: 度过。

6. tiamaniere: 以那种方式。

7. pensante...: 分词副词短语作状语,说明孩子们不能入睡的原因。

圣诞前夕,孩子们把鞋放进客厅的壁炉里,第二天早上起床后,就会发现鞋里有各种各样的礼物。据说这是圣诞老人送给孩子们的。其实,把礼物装进鞋里的不是圣诞老人而是孩子们的爸爸, 8. Tiaj ili estis: 那些鞋的确是满满的。tiaj 这里复指前面提到的 plenaj。

9. pakaĵetoj: 小包裹。

10. Ili estis sufiĉe okupataj: 他们十分忙碌。

11. ludante 和 manĝante 两个分词副词短语作状语,表示原因。

12. ludilo: 玩具。

13. malpacienciĝi: 失去耐心。

14. ne sciis, kion fari = ne sciis, kion ili devas fari.

15. meti sian kapon kontraŭ la pordo por aŭskulti ilin: 把头贴近们商亭。其中kapo是单数,当然不是表示几个infanoj才一个kapo,而是指这些孩子们每个人只有一个kapo。

16. enirantoj ĉarmataj: 被迷住了的走进去的人。指infanoj。

17. abio ŝarĝita per multegaj ornamaĵoj, orumitaj nuksoj, pomoj, bombonaj kronetoj k.t.p: 挂满了许多装饰品,涂上金色的果子,苹果和糖果做的花环等的枞树。

1) ŝarĝita...: 分词短语做定语。

2)orumita 由 oro + -um构成动词,表示涂金,然后变成被动分词做定语。

18. La arbo estis lumigita per...:这棵树用许多红红绿绿的小电灯照亮。 Petro


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum