《诗经》国风•曹风•鸤鸠

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, February 21, 2023, 10:56 (451天前)

《诗经》国风•曹风•鸤鸠
鸤鸠
鸤鸠在桑,其子七兮。淑人君子,其仪一兮。其仪一兮,心如结兮。
鸤鸠在桑,其子在梅。淑人君子,其带伊丝。其带伊丝,其弁伊骐。
鸤鸠在桑,其子在棘。淑人君子,其仪不忒。其仪不忒,正是四国。
鸤鸠在桑,其子在榛。淑人君子,正是国人,正是国人。胡不万年?

La kukolo

Laŭdkanto al la bonkonduto de nobluloj.

Kukol’ en la nest’ sur morusarbo
sep siajn idojn zorge vartas pene.
Reganto bonkondutas al la plebo
kaj traktas ilin bone kaj konvene.
Se vere traktas ilin ja egale,
li sidas firme sur la tron’ senĝene.

Kukolo nestas sur la morusarbo,
inter prunarboj l’ idoj flugas fole.
Reganto devas esti grandanima,
silka zono lia blankas kolore.
Se lia zono blankas en koloro,
lia feltĉap’ sin montras riĉa glore.

Kukolo nestas sur la morusarbo,
en veproj l’ idoj flugas kun leĝero.
Reganto devas bonkonduti prave
kaj fari veran bonon kun prefero.
Se li volontas fari bonon vere,
li staras kiel regna la modelo.

Kukolo nestas sur la morusarbo,
inter kverkoj la idoj flugas lude.
Reganto l’ ideala agas dece
kaj traktas popolanojn ja malkrude.
Se li kondutas dece kaj konvene,
li vivu milmil jarojn sendispute!

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum