《诗经》国风•豳风•破斧

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, February 25, 2023, 09:34 (447天前)

《诗经》国风•豳风•破斧
破斧
既破我斧,又缺我斨。周公东征,四国是皇。哀我人斯,亦孔之将。
既破我斧,又缺我锜。周公东征,四国是吪。哀我人斯,亦孔之嘉。
既破我斧,又缺我銶。周公东征,四国是遒。哀我人斯,亦孔之休。

Kun breĉita hakilo
Soldato gratulas sin pro tio, ke li sukcesas hejmenveni transvivante la severan militon.

Kun breĉitaj hakil’ kaj glavo
ni pene luktis en batalo
sub rekta gvido de la Duko,
kvar regnoj fiaskis en falo.
Ni nin gratulas, ke ni vivas
tra enmilita la fatalo.

Kun breĉitaj hakil’ kaj lanco
ni tre penas en militiro
sub rekta gvido de la Duko,
kvar regnoj malvenkis sen brilo.
Ho ve, ni ĝojas, ke feliĉe
ni ja eskapis kun humilo.

Per difektita halebardo
ni batalis por la konkero
sub rekta gvido de la Duko,
kvar regnoj dronas en sufero.
Bonŝance ni supervivantoj
eĉ staras ekster mort-danĝero.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum