《MARTA 》(126)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 03, 2023, 07:53 (414天前)

《MARTA 》(126)

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte:

— Ĉu vi tralegis mian manuskripton?

— Mi tralegis, sinjorino, — respondis la libristo ... Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato!

— Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo. Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!

— La sciigo, sinjorino, — komencis la libristo duonvoĉe kaj malrapide, — la sciigo estas nefavora ... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi ... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed ... ĝi ne taŭgas por presado ...

La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.

— Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro. Sed ... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato ... pardonu al mi la esprimon ... en stato rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto, talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum