《诗经》小雅•皇皇者华

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, March 03, 2023, 09:30 (391天前)

《诗经》小雅•皇皇者华
皇皇者华
皇皇者华,于彼原隰。駪駪征夫,每怀靡及。
我马维驹,六辔如濡。载驰载驱,周爰咨诹。
我马维骐,六辔如丝。载驰载驱,周爰咨谋。
我马维骆,六辔沃若。载驰载驱,周爰咨度。
我马维骃,六辔既均。载驰载驱,周爰咨询。

Floroj en pompo
Senditoj iras ĉien por kolekti konsilojn.

Buntaj floroj sin prezentas pompe
sur la vasta kaj humida tero.
La senditoj rajdas sur la vojo
por konsilojn ĉasi kun sincero.

Rajdas mi sur la ĉeval’ fortika
kun ses bridrimenoj en la mano.
Mi ĉevalon vipas kaj galopas
por konsiloj pri l’ regna bonsano.

Rajdas mi sur la ĉeval’ blanknigra
kun ses bridrimenoj en man-teno.
Mi ĉevalon pelas tra la lando
por konsiloj pri ŝtat-entrepreno.

Rajdas mi sur la ĉeval’ purblanka
kun ses bridoj silkaj en brileto.
Mi ĉevalon urĝas tra la regno
por konsiloj pri rega rimedo.

Rajdas mi sur la ĉeval’ ebona
kun ses bridrimenoj en leĝero.
Mi ĉevalon spronas sur la kampoj
por konsiloj pri l’ regna espero.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum