《诗经》小雅•常棣

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, March 04, 2023, 09:26 (391天前)

《诗经》小雅•常棣
常棣
常棣之华,鄂不韡韡。凡今之人,莫如兄弟。
死丧之威,兄弟孔怀。原隰裒矣,兄弟求矣。
脊令在原,兄弟急难。每有良朋,况也永叹。
兄弟阋于墙,外御其务。每有良朋,烝也无戎。
丧乱既平,既安且宁。虽有兄弟,不如友生。
傧尔笾豆,饮酒之饫。兄弟既具,和乐且孺。
妻子好合,如鼓瑟琴。兄弟既翕,和乐且湛。
宜尔室家,乐尔妻帑。是究是图,亶其然乎?

Floroj de prunarbo
Odo al frateco.

Floroj de prunarb’ arĝente blankas,
la vidaĵ’ tre belas en prospero!
Rilat’ en la mondo inter homoj
malpli bonas ol frat-sinofero.

Kiam venas krizo de viv-morto,
fratoj helpas ĉiam reciproke.
Se unu en sovaĝej’ senspuras,
lin l’ alia serĉas tiuloke..

Kiel niz’ sin trovas en danĝero,
nur sangfratoj venas kun sincero.
Kaj l’ amikoj eĉ intimaj nure
vesuspiras kontraŭ la sufero.

Se malpacas fratoj en la hejmo,
ili alfrontas fremdulojn kune.
Kaj l’ amikoj eĉ intimaj nure
lasas tiujn ĝenulojn senpune.

Kiam venas milito al la fino,
ĉio reiras al la bonordo.
Tiam bedaŭrinde fratoj malpli
karas ol amikoj en samsorto.

En festeno kun manĝaĵoj riĉaj
oni drinkas ĝisebrie plene.
Fratoj kunas kun intima sento,
ili ĝoje orgias senĝene.

Harmonio de geedzoj estas
orelplaĉa la muziko bela.
Kun viaj fratoj vi certe vivas
en akordo kaj etos’ sincera.

Lasu vian familion vivi
kaj gajigu anojn sur vivvojo.
Se la veron vi komprenas bone,
vi vin banas en feliĉa ĝojo.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum