头像

Dum la lasta vespero li ne revenis .

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 16, 2022, 17:44 (772天前) @ Jadobela(李琳)

Kiel mi klarigas kaj instruas?

Por mi Esperanta frazo konsistas el: verba kerno + subjekto + komplementoj.
En komplementoj estas du specoj: kun prepozicio kaj sen prepozicio.
Tiuj sen prepozicio prenas la n de la akuzativo.
Tiuj kun prepozicio povas preni n se ili esorimas movon/direkton .... do se fakte plia prepozicio "al" subkompreniĝas.

Li saltas sur la lito. (estis tie kaj surloke saltas).
Li saltas sur la liton = Li saltas al sur la lito.

Tio solvas ĉiujn frazojn!

Dum la lasta vespero (kun prepozicio) = La lastan vesperon.

Petro.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum