《MARTA 》(130)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 07, 2023, 06:45 (417天前)

《MARTA 》(130)

Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo kun ia mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.

— Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! — ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam preterpasis ŝi aldonis: — Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne povas esti?

— Mi ne povas? — ŝi meditis plue, — kial do mi ne povas? Mi ne havas la rajton? kial do mi ne havas la rajton?

Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?

La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de la pasantoj. — Ili min premu per la piedoj! — ŝi pensis; — kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!

Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub ŝiajn piedojn.

Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovaĝa rido.

— Jes! — ŝi diris preskaŭ laŭte, — por ili scienco kaj laboro, por mi ... almozo ...

La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel la papero, kiun ŝi tenis en la mano. — Bone! — ŝi murmuris post momento, — ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun monon ... jes ... senlabore ... mi prenados ... ili donu ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum