Teksto (课文) Mia Ĉiutaga Vivo

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 07, 2023, 06:56 (415天前)

Teksto (课文)

Mia Ĉiutaga Vivo

Mi estas studento en la universitato de nia urbo. Mi ne loĝas en la universitato, sed mi loĝas en mia hejmo. Mia hejmo estas tre proksima al la universitato.

Ĉiumatene mi iras al la universitato por tie lerni kaj ĉiuvespere mi revenas hejmen post la lecionoj. Mi bezonas nur dek minutojn por iri al la universitato de mia hejmo.

Ĉiumatene, je la sesa, mi ellitiĝas. Post matenmanĝo mi iras al la universitato. La lecionoj iras matene. Mi tagmanĝas en la universitato akurate je la dek-dua. Posttagmeze, mi memlernas en la biblioteko de nia universitato. En la biblioteko estas multaj libroj, gazetoj kaj ĵurnaloj. Mi tre ŝatas legi ilin.

Mi ŝatas la ĉinan lingvon kaj la anglan lingvon, sed aparte mi ŝatas Esperanton. Ĝi estas mia granda hobio. Mi havas multajn esperantaĵojn kaj mi ilin legas ĉiutage.

Vespere, mi revenas hejmen kaj vespermanĝas je duono antaŭ la sepa. Poste mi faras skribadon kaj legadon.

Je la dek-unua mi enlitiĝas.Vortoj (生词)

kiom (副词)多少 je (介词)用来表示钟点等
nur 仅仅,只 bezoni 需要
da (介词)表示数量关系 minuto 分钟
akurate 精确的,准确的 ĵurnalo 报纸
mateno 早晨 proksima 近的
gazeto 杂志 vespero 傍晚
enlitiĝi 上床,睡觉 ellitiĝi 起床
mem (副词)自己 mezo 中间
skribi 写 biblioteko 图书馆
hobio 爱好 aparte 特别
horo 小时 tempo 时间
-aĵ (接尾)表示具体事物
-on (接尾)表示分数 复合词的各部分前后连接时,如后一部分以元音开始,前一部分以辅音结束,在这种情况下,是不能连读的。 如:bonodoro, bon + odoro, 只能读为 bon-odoro,而不能读为 bo-nodoro。 总而言之,复合词个部分间不允许连读,这一点要切记。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum